Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Gi Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Edukado.net - Cirkulero - majo 2004   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #1768 di 3911 |
de: "Katalin Kovats" <katalin.kovats@...>
dato: Mon, 3 May 2004 14:17:17 +0200

Saluton al cxiuj legantoj!

Vi legas la 12-an cirkuleron de la Edukado.net-KOMUNUMO, (dissenditan la
3an de majo 2004.)

Enhavo:
Novajxoj de la lastaj monatoj
Baldaux aperos la Edu-KoDo
Edukado.net dum UK en Cxinio
Nia danko iru al ...
Kiel pli bone profit(ig)i el kaj al nia servo
Statistiko

I. Novajxoj de la lastaj monatoj

1) Baldaux aperos la Edu-KoDo, pri kiu la informojn vidu cxe la punkto nr.II.
2) Edukado.net prezentigxos dum la Universala Kongreso en Cxinio. Legu pli
cxe la punkto nr. III.
3) Donacoj venis al la KATALOGO.
Aro da litovaj lerniloj alvenis al la redakcio. La librojn donace
sendis la Litova Esperanto-Asocio por ke la verkoj eniru la kolekton de
lerniloj de la Katalogo. Dankon pro tiu kontribuo.
Cxinajn librojn acxetis kaj sendis al ni Ulrich Matthias. Ties
katalogado okazos dum la sekvaj semajnoj. Dankon!
4) Grandaj kreskoj en la Lerniloteko
Pro la alvenintaj multaj materialoj kaj ankaux pro la pretigata
KoDo en la lasta tempo aperis multaj novaj ekzercoj en la Lerniloteko.
Ilia taga elsxutado plurfoje atingas 100-200 fojojn. Pluraj uzantoj
informis pri tio, ke ili elprintas cxujn ekzercojn aperigitajn kaj poste
volonte sercxadas jam en sia kolekto tauxgan materialon por siaj kursoj.
Stefan MacGill donacis alian grandan ekzercokolekton por nia
retejo. La redaktado kaj enretigo de la MAZI-ekzercoj estos faritaj dum la
sekvaj monatoj.
4) KOMUNUMO
Ni enkondukis novan kategorion de membreco. Ekde nun estas
diferenco inter membroj (uzantoj de niaj servoj) kaj aktivaj membroj (kiuj
ne nur uzas la servojn, sed ankaux aktive kontribuas al la pagxaro per
sendado de materialoj, libroj, informoj, helpado de disvastigo de la
pagxaro, ktp). Niajn aktivajn membrojn ni gxoje premias per kelkaj plusaj
servoj, kiel ekzemple rabatpreza acxeteblo de la KoDo-materialo.
Ni ne forgesu saluti la 200an membron de la KOMUNUMO: Ole Pokotylo
el Ukrainio aligxis al la pagxaro la 26an de aprilo, kaj tiel la nuna stato
estas 200 membroj el 44 landoj.
5) Seminario pri la uzo de edukado.net okazis komence de marto en Budapesxto,
Dum la kutima jara kunveno kaj pluperfektiga dutaga seminario de la
hungariaj E-instruistoj, la kolegoj havis eblon konatigxi ankaux per la
retaj ebloj instrui la internacian lingvon. Nia redaktoro pretigis speciale
por tiu okazo taskaron laux kiu la interesigxantoj kun la helpo de la
organizantoj, precipe Palma Csiszar, povis ekkoni la servojn de nia
retejo. Dum la lingvolaboratoria ekzercado la redaktoro el Nederlando
estigis rektan kontaktigxon kun la vizitantoj kies spurojn vi povas vidi en
la FORUMO de la retejo. http://www.edukado.net/forumo.jsp
Post tiu kunlaboro ne nur pli da kolegoj ekkonis la retejon, sed
Palma Csiszar farigxis nia aktiva kunlaborantino kaj sendis plurajn
ekzercojn al la Lerniloteko. Dankon!
Se ankaux vi organizas porinstruistan kunvenon, kontaktu la
redaktoron por eventuala ebla kunlaboro.
6) Novaj kursgvidantoj: post nia lasta cirkulero aligxis 3 novaj
kursgvidantoj al nia reteja perada servo. Niaj novaj kolegoj estas:
Elma DO NASCIMENTO el Brazilo, Tereza Kapsta el Serbio kaj Sylvain Lelarge
el Nederlando. Vidu la detalojn cxe
http://www.edukado.net/es_gvidantoj.jsp
7) Nia hejmpagxo de monatoj suferas pro malaktivigxo de nia programisto,
pro kiu ne eblas fini la jam komencintajn aux antauxe promesitajn servojn.
La redaktoro esperas, ke tiu situaco ne dauxros longe, kaj venos solvo aux
pere de denova eklaboro de Argilo aux pere de trovado de nova programisto.
Interesigxantoj kontaktu la redaktejon.
II. Baldaux aperos la Edu-KoDo
La redaktoro kaj nia nova teknika kunlaboranto Jozefo Nemeth en la lastaj
monatoj intense laboris pri la kompilado de la kompaktdiska versio de la
pagxaro. Por simuli sur KD la funkciojn de la pagxaro necesis rekrei
plurmil novajn html-pagxojn.
Per tiu nova formo de la porinstruista materialo ni intencas helpi tiujn
kolegojn, kiuj kvankam uzas komputilon, rete konektigxi aux ne povas aux
nur tre limigite.
La Edu-KoDo enhavos la plej gravajn temporezistajn sekciojn de la pagxaro
kaj espereble utilos ne nur por niaj praktikantaj instruistoj sed ankaux
varbo- kaj informcele en multaj bibliotekoj kaj lingvolaboratorioj.
La eldonajxo surmerkatigxos fine de majo, sed jam nun mendeblas pere de la
hejmpagxo aux mesagxe cxe la redaktoro.
Krom acxeti propran ekzempleron, vi povas donaci gxin al kolegoj el
nepagipovaj landaj, aux pere de proponletero indiki al nia redakcio
subtenendan personon.
Cxiujn pliajn detalojn bv. legi en la koncerna sekcio de la pagxaro:
http://www.edukado.net/KDMendilo.htm
III. Edukado.net dum UK en Cxinio
Nia pagxaro kunlabore kun UEA kaj subtenata de ESF havos la eblon
prezentigxi ankaux ne-virtuale (sed virte) al la publiko de UK en Cxinio.
Estas grave ekkonigi la ricxan kolekton de instruhelpiloj ankaux en Azio.
Dum la kongreso ni kalkulas je alta nombro de partoprenantoj el tiu kontinento.
UEA konfidis al edukado.net la gvidadon de lingvokursoj, kiuj disvolvigxos
kadre de la tiel nomataj “Konversaciaj rondoj”. Kvankam la nomo
cxi-jare ankoraux restas sensxangxa, la konversaciaj rondoj espereble havos
novan formon. La prezentoj bazigxas je la materialoj de la LERNILOTEKO. La
tage 2-foje du paralelajn kursojn gvidas Katalin Kovats kaj Sylvain
Lelarge, espereble kun la asistado de kelkaj kontribuintoj de la pagxara
kolekto. La kursojn plurfoje sekvos ankaux metodika konsulthoro, kie ni
planas instrui la uzon de la reta kolekto, renkontigxi kun niaj membroj kaj
okazigi spertintersxangxojn.
Detalajn informojn pri la arangxoj vidu cxe
http://www.edukado.net/es_kurso.jsp?id=106 kaj
http://www.edukado.net/es_kurso.jsp?id=107.
Se vi partoprenos la kongreson kaj sxatus kunlabori kun ni, bv. pri tio
informi nin.

IV. Nia danko iru al ...
Stefan MacGill, Marc Bavant, Zofia kaj Esperantina Mirska, Sylvain
Lelarge, P alma Csiszar, Eugenia Zvereva (Kontakto), Paul Gubbins, Monika
Molnar, Tim Morley pro sendo de novaj ekzercomaterialoj (el kiuj
ankoraux ne cxiuj estas enretigitaj)
Danuta Kowalska, Pierre Le Vern, Daniel Biro-Walker, Marc Bavant,
Kim Keeble, Aida Cizikaite, Geza KURUCZ, Merly, Palma Csiszar, Zlatko
Tisljar, Johan Van Eenoo, Petro Balaz, Petro Chibleur, Monique Arnaud,
Alain Droyer, Ann-Louise Akerlund pro iliaj opinioj pri la ekzercoj de la
LERNILOTEKO.
Aida Cizikaite kaj Povilas Jegorovas, Ulrich Matthias, Flandra
Esperanto Ligo, UEA-libroservo pro sendo de libro(j) aux KD ROM por la
Katalogo..
Cui Jiayou , Palma Csiszar, Luigia Oberrauch Madella, Erika Toth,
Mikaelo Bronŝtejn, pro la Gastlibraj enskriboj
Duncan Charters, Derek Roff, Bertilo Wennergren, Ian Fantom, Paul
Peeraerts por ilia helpo konsili aux testi la programon kaj funkciadon de
la Edu-KoDo
la revuo MONATO, ( http://www.esperanto.be/fel/mon/index.php)
kiu regule aperigas anoncon pri nia pagxaro!
Aparta danko iru al cxiuj sennome- kiuj iel kontribuis al la ricxigo de
la pagxaro per ideo, letero al la redaktoro, opinio en la gastlibro kaj
forumo.
Dankon ankaux al tiuj, kiuj kre(ig)is ligojn en siaj aux aliaj hejmpagxoj
al la nia.

Kiel pli bone profit(ig)i el kaj al nia servo
1) Ekkonu la enhavon de la Edu-KoDo kaj donacu al la urbaj aux instituciaj
bibliotekoj, komputilaj laboratorioj ekzemplero(j)n de gxi, helpante ankaux
tiel la diskonigon de nia lingvo. Estas eblo ankaux oferti donacon al
kolegoj el nepagipovaj landoj aux kandidatigi subtenendan personon por tia
donaco. (Vidu cxe http://www.edukado.net/KDMendilo.htm )
2) Bv. helpi registri la oficialajn kursojn kaj klasojn en la sekcio
E-lernejoj!
3) Se vi havas proponon por plibonigi, ricxigi aux kompletigi niajn
servojn, bv. kontakti la redaktoron (redaktanto@...) aux lasi
mesagxon en la gastlibro.
4) Ju pli da personoj konas kaj uzas nian pagxaron, des pli largxan
publikon ni povas bone servi. Por atingi tion, ni petas vin lauxeble
diskonigi niajn servojn, iniciante ligojn cxe e-hejmpagxoj aux simple
plusendante nian adreson al eventualaj uzontoj kaj tiel helpu altigi la
membraron de nia KOMUNUMO.
5.) Bv. sendi informojn pri kursoj, de vi gvidataj, organizataj, aux petu
tion de la koncernuloj, por ke la listo de kursoj estu pli kaj pli ricxa;
tiel ni povu helpi al tiuj kiuj volas inform(igx)i pri longdauxraj kursoj
en la propraj urbo aux regiono, aux pri mallongtempaj en feritempoj.
6.) Se vi konas bonan lernilon, kiu ankoraux ne aperas en nia katalogo, bv.
indiki ties datumojn al nia redaktejo (redaktanto@...) kaj lauxeble
helpu ankaux en la akiro de la lernilo. Nia revo estas ke eldonejoj kaj
auxtoroj mem trovu nian servon utila kaj inda por sendo de
recenzekzempleroj (bonsxance estas jam kelkaj tiaj spertoj.)
7.) Se vi vidis, uzis ekzercojn de la LERNILOTEKO, bv. lasi pri gxi vian
opinion tie!
8.) Se vi rimarkas eraron en la pagxaro (lingvan, tajpan aux teknikan)
bonvolu mesagxe atentigi pri tio la redaktoron.

Statistikoj la 3an de majo 2004.
(la parantezaj ciferoj indikas la staton de la 19a de februaro 2004)
· Nombro de la vizitintoj : 35 475 (31086) averagxe 63 (53) vizitoj tage
KOMUNUMO: membroj 200 el 44 landoj (181 el 40 landoj)
LERNILOTEKO
· Ekzercoj: 238 (208) 30 novaj!!!
La ekzercoj ekde mezo de majo 2003 estis elsxutitaj 17526 (11859-foje)
Taga averagxo: 66 (55) ekzercoj
Rekorda tago: la 14a de marto, kun 368 elsxutoj
Plej populara ekzerco: kun 591 elsxutoj ekde la mezo de
decembro
· Opinioj: 163 (112)
E-LERNEJOJ: 31 lernejoj el 18 landoj kun 618 lernantoj
[18 lernejoj, el 12 landoj, kun 321 lernantoj]
ALIAJ PARTOJ
· Laborpretaj kursgvidantoj: 23 (20)
· Aktualaj kursanoncoj: 21 (18)
· Anoncoj: 24 (14)
· Gastlibraj enskriboj : 209 (195)
· Prezentitaj lerniloj en la KATALOGO: 190 (164) 26 novaj!
· Korespondpetoj: 98 el 35 landoj (67 el 27 landoj )
·
*****************************************************************************
Atendas vian viziton kaj el la nomo de la teamo salutas vin:
Katalin Kovats, redaktoro
PS:
1) Personoj, kiuj ne havas eblon retumi, sed interesigxas pri iu parto de
la hejmpagxo, kontaktu min kaj mi sendos enmesagxe detalajn informojn aux
la enhavon.
2) Se vi NE estas interesata pri la ricevo de la cirkulero bv. en simpla
mesagxo auxtomate respondi al la redaktoro kaj pere de unu frazo peti la
forigon de via adreso el la listo.
***********************************************************

Katalin KOVÁTS, lingvoinstruisto, redaktoro
Spaarwaterstraat 74 - 2593 RP - Den Haag - Nederlando
Retposxto: katalin.kovats@...
Vizitu: http://www.edukado.net la servon de Esperanto-instruistoj





----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>





Lun 3 Mag 2004 4:59 pm

renato12002
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #1768 di 3911 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

de: "Katalin Kovats" <katalin.kovats@...> dato: Mon, 3 May 2004 14:17:17 +0200 Saluton al cxiuj legantoj! Vi legas la 12-an cirkuleron de la...
Renato Corsetti
renato12002
Offline Invia email
3 Mag 2004
5:07 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?