Jen raporto de nia amiko Mihai Trifoi, kiu ne bezonas kromajn vortojn!
Amike
Renato
de: "Scoala Mikes Armin Bixad" <scoalabixad@...>
Tre estimata
Sinjoro Renato Corsetti,
Korajn dankojn pro viaj intereso, kuragxigo kaj instigo. Pere de viaj
kuragxigoj kaj subteno, ni sentas ke ni ne estas solaj, ke ni havas bonajn
geamikojn kaj kunlaborantojn en la tuta mondo, ke ni agas kune kiel
mondcivitanoj.
Samkiel sciigis vin ankaux nia kolegino Aurora Bute, nia kongreso plene
sukcesis. Ni ne parolas cxi tie pri la etaj problemoj kaj pri niaj
malfacilajxoj, ni parolas pri la bonaj rezultoj. Aurora informos vin pli
detale en sxia raporto pri tiu grava evento. Mi insistas iom nur pri niaj
taskoj, rilate al la ILEI-Sekcio.
Inter la agadraportoj, prelegoj, elekto de la nova estraro, kunveno kaj
ekskurso, okazis ankaux aliaj kelkaj gravaj eventoj.
Okazis Esperanto-kurseto por komencantoj kaj konversacia rondo por
progresintoj. Alvenis novaj homoj.
Mi transportis E-librojn al Kongreso kaj arangxis libro-ekspozicion, tiel
ke la partoprenintoj en nia kongreso havis la eblecon ricxigi la proprajn
bibliotekojn.
Aparte mi volas sciigi vin kaj la rumanajn esperantistojn pri la agado de
la Rumana ILEI-Sekcio. Post la prezentado de la Agadpla Projekto, ni
diskutis pri la celoj de la ILEI kaj ILEI-Sekcio, pri la graveco de nia
agado por la Esperanto-movado el Rumanio kaj pri la neceso fortigi nian
sekcion, pri la neceso agi kune kaj lauxplane, sendepende de kiu E-Asocio
apartenas la ILEI-anoj, cxar ni devas esti, samkiel vi asertis, la vera
fundamento de la E-agado, ni devas "fabriki" novajn esperantistojn.
Nun mi povas diri, ke la esperantistoj de Rumanio meritas gratulojn, cxar
ili gxuste komprenis nian devon. Tiel, je la fino de nia kunveno, el 3
ILEI-anoj farigxis...16! Nekredeble! Vere tio signifas, ke komencis "blovi
nova vento" en nia movado. Gratulojn al cxiuj, kiuj bone komprenis niajn
noblajn celojn.
Alia bonega aspekto estas ke farigxis ILEI-anoj reprezentantoj de cxiuj
enlandaj E-Asocioj. Mi insistis pri tio, cxar la instruistoj kaj
instruantoj devas ekzisti en cxiuj asocioj, kaj ni devas agi kune, laux la
samaj kriterioj. Nun mi certas, ke nia ILEI-Sekcio ne rezumigxos nur je la
pago de la kotizo.
Konklude mi povas diri, ke la rezultoj de nia renkontigxo en Brasxovo estas
bonegaj. La Fervojista Esperanto-Asocio meritas lauxdojn kaj gratulojn,
cxar gxi bonege kunlaboris kun la EAR je la organizo de la Kongreso.
Ni komprenas, ke la rumanaj esperantistoj ne povis partopreni amase la
Kongreson kaj ili sendis pli multe la reprezentantojn. Al cxiuj, kiuj estis
anime kune kun ni, la Esperanto-Asocio de Rumanio kaj la Rumana ILEI-Sekcio
elkore dankas kaj deziras al cxiuj agantoj aux simpatiantoj novajn bonajn
rezultojn kaj agrablan someron.
Mihai Trifoi
ILEI-sekciestro
P.S. Cxi tiu informa mesagxo estas adresita ankaux al la rumanaj
esperantistoj, kiuj ne povis partopreni la Kongreson, sed kiuj sendis
mesagxojn aux pensis pri ni. Tutcerte, ke la Esperanto-agado en Rumanio
fortigxos estonte. Ni agu kune kaj pasie kaj tio okazos! Dankojn.
----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>