Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Giŕ Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Tio okazas en Burundio   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #1772 di 3930 |
Se vi havas franclingvan vortaron de Esperanto, c'u vi hazarde povus/volus
sendi g'in al li. Ankau' ceteraj legomaterialoj tau'gas.

Amike

Renato

*******************************
de: sabiyumva jeremie <jerrybs21@...>

SABIYUMVA Jérémie
BP:150 Rumonge
BURUNDI

Kara Renato,

Mi sendas al vi la foton de la klubo de Bujumbura. En tiu klubo estas
cxirkaux 30 gelernantoj sed en tiu foto estas nur 28 gelernantoj. Mi ne
estas en tiu foto, cxar gxi estas por miaj gelernantoj.
En nia lernejo estas multaj kluboj kaj la esperanta klubo estas la nova. Je
sabato 24-a de aprilo estos la festo de kluboj en nia lernejo kaj cxiuj
kluboj devas prepari ion por la festo. Je tiu festo estos multaj personoj
(la gepatroj, la auxtoritatoj de nia lernejo, la gelernantoj de nia lernejo
kaj gelernantoj de aliaj lernejoj). Nia klubo (Esperanto) ankaux preparis
la teatrajxeton de Esperanto por sciigi al publiko la ekzistencon de la
internacia lingvo, cxar cxi tie, multaj personoj ne scias cxu tiu lingvo
ekzistas. Por ni, estos la oportuno konatigi nian lingvon. Mi povas diri al
vi pri kio la teatrajxeto temas.

La teatrajxto temas pri persono (burundiano) kiu volis vojagxi en
eksterlando por acxeti varojn.Tiu persono sciis paroli la rundan lingvon
(nian nacilingvon) kaj francan lingvon kaj li kredis, ke li povas vojagxi,
kie li volas (li kredis, ke ie ajn en la mondo oni parolas la francan
lingvon). Kiam li alvenis al flughaveno, li konstatis, ke tie oni ne
parolas la francan lingvon. Oni parolas alian lingvon, kiun tiu persono ne
konas (la rusa lingvo). La policanoj demandis al li la pasporton kaj aliajn
paperojn sed tiu persono ne komprenis kion la policanoj diris al li. Poste,
venis lia amiko, kiu scias paroli Esperanton (tiu amiko estis burundiano
sed li ankaux estis en eksterlando por siaj aferoj). Inter la policanoj
estis la korespondanto de tiu amiko kaj tio estis bona por la persono, kiu
ne scias Esperanton. La amiko igxis tradukanto kaj poste la persono
akceptis lerni Esperanton, cxar li vidis ke la franca lingvo kaj la angla
lingvo ne estas suficxaj por vojagxi tra la mondo. Li vidis ke nur
Esperanto estas la bela lingvo por vojagxi, por amikigxi ktp. Li demandis
al la amiko, kie li povas lerni gxin kaj la amiko montris al li, kie oni
instruas Esperanton .

Mi kredas ke tiu teatrajxeto helpos nin, cxar niaj gepatroj kaj amikoj
konos tiun lingvon .

Dum la festo, ni dancos kaj ni kantos.

Mi volas ankaux informi vin ke mi ricevis la librojn kiujn vi sendis al mi
(pakajxo de libro "metodo zagreb" kaj du libroj de junulkurso kaj du
kasedoj) kaj ili multe placxis min. Mi bezonas la vortaron cxar la
vortareto, kiu estas en la libroj ,kiujn vi sendis al mi ne estas suficxa
cxar gxi ne havas multajn vortojn. Mi ankaux bezonas librojn de legado por
altigi mian scion en esperanto.

Mi baldaux sendos al vi la foton de la klubo de Rumonge kaj la foton de la
nova klubo de la Liceo Gisenyi.


Amike
Jérémie



----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>





Mer 5 Mag 2004 6:20 pm

renato12002
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #1772 di 3930 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Se vi havas franclingvan vortaron de Esperanto, c'u vi hazarde povus/volus sendi g'in al li. Ankau' ceteraj legomaterialoj tau'gas. Amike Renato ...
Renato Corsetti
renato12002
Offline Invia email
5 Mag 2004
7:26 pm

... sendi g'in al li. Ankau' ceteraj legomaterialoj tau'gas. La Internacia Esperanto-Instituto cxiam volonte disponigas materialon en cxi tiuj kazoj, sed dawre...
Atilio ORELLANA ROJAS
iei001@...
Invia email
6 Mag 2004
7:51 am

... Principe, ekzemple, la Fondaj'o Edukado de UEA, kiu tamen momente estas tute malplena (malsubtila aludo). Intetempe la konkreta kazo estas jam solvita,...
Renato Corsetti
renato12002
Offline Invia email
6 Mag 2004
9:31 am
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?