Katedro de pedagogio kaj Centro de pedagogia esplorado de Pedagogia
fakultato de Masaryk universitato en Brno organizas en la tagoj 13-a kaj
14-a de septembro 2004 konferencon Lauxfakaj didaktikoj en instruista
studado. Celo de la konferenco: PedF MU volas per arangxo de cxi tiu
laborkonferenco subteni disvolvon de lauxfakaj didaktikoj en fakultatoj,
kiuj havas instruistajn studprogramojn. Cxefrolos la traktadoj prefere en
sekcioj laux unuopaj (aux parencaj) fakoj. Oni atendas i.a. prezentojn
orientitajn je taksado de la nuntempa stato de unuopaj lauxfakaj didaktikoj,
eventuale formigxon de laborkomisionoj, kiuj kunordigus kunlaboron de
katedroj kun didaktika orientigxo. Akceptitaj konkludoj kaj rekomendoj estos
disponigitaj al cxiuj fakultatoj kun instruistaj studprogramoj kaj al
Akredita komisiono.
Por pligrandigi nombron de eksterlandaj partoprenantoj mi interkonsentigxis
kun organizantoj de la konferenco disvastigi la informon pri la konferenco
eksterlande inter Esperantistoj, precipe instruistoj kaj promesis zorgi pri
traduko de informoj por interesuloj kaj interpreti kontribuojn prezentitajn
en Esperanto. Bonvolu anonci sin je mia retadreso
vojacek_j@... <mailto:vojacek_j@...> kiel eble
plej frue (dum majo) por ricevi necesajn informojn en Esperanto. Cxehxlingve
ili trovigxas sur la pagxo <http://www.ped.muni.cz/wedu/didaktiky/> Se vi
mem komprenos kaj kapablos plenigi tiean aligxilon, vi povas uzi gxin. Certe
inter la sekcioj estos sekcio de lingvoinstruado kaj tie indos kontribuo pri
didaktiko de E-instruado. Sed Esperantistoj instruas krom Esperanto ankaux
aliajn studobjektojn, pri kies didaktikoj kaj lokaj spertoj pri ili eblos
intersxangxi informojn. Partopreno de grupeto de E- istoj en la konferenco
montros utilecon kaj uzeblecon de E-o dum fakaj traktadoj.
Josef Vojácxek.
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]