de: "Litova Esperanto-Asocio" <litova.ea@...>
La 3-an de Majo, 2004 en litova apudmara urbo KRETINGA, kie somere la
3-10-an de Julio okazos la 57-a kongreso de IKUE, komencighis unumonata
intensa senpaga kurso de Esperanto por komencantoj, organizita de Litova
Esperanto-Asocio kaj urba municipo.Kurson gvidas konata Cseh-instruistino
el Pollando Ewa BONDAR.Anoncoj pri E-kurso aperis en urbaj gazetoj.Kurso
okazas chiutage krom semajnfinoj en instituto de religiaj sciencoj de St.
Antonio, kiu senpage disponigis ejon por kurso kaj loghejon por
instruistino dum tiu monato.Komencon de Esperanto-kurso partoprenis
prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS, sekretariino de la
asocio Aida CIZIKAITE, kelkaj esperantistoj de KRETINGA.Samtage ili
renkontighis kun vicurbestro de Kretinga Virginijus DOMARKAS kaj kelkaj
aliaj funkciuloj de urba municipo kaj aliaj instancoj, ili vizitis ankau
regionan administracion de KLAIPEDA, kie ankau estas pridiskutitaj aferoj
lige kun preparo de katolika kongreso.
Povilas JEGOROVAS
----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>