Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Labor-plano: Intruado   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #1779 di 3926 |
Karaj geamikoj,

en c'i tiuj listoj oni okupig'as pri Instruado.

Pro tio mi sendas al vi la parton Instruado de la nuna labor-plano de UEA.
En la venonta komitat-kunsido en Pekino oni devos ree okupig'i pri la
labor-plano kaj eventuale aktualigi g'in.

Mi, do, petas vin, retralegi c'i-tiun parton kaj sendi viajn
modif-proponojn al mi, rekte au' tra la adreso
<labor-plano@...>, kiu utilas g'uste por tio.

Bonvolu konsideri, ke tiu teksto estas ankau' invito al la landaj asocioj
fari ion saman en sia lando, kaj pro tio oni povas kritiki g'in ankau' el
tiu vidpunkto.

Modifoj, kompreneble, estas eblaj en c'iuj partoj de la plano kaj ne nur en
c'i tiu parto.

Amike

Renato Corsetti

*******************************************
STRATEGIA LABORPLANO DE UEA 2001-2010
AL LINGVA DEMOKRATIO
. . .
PLANITAJ AGADOJ en la periodo 2003-2005:
. . .
INSTRUADO

* La asocio dauxrigu la kunlaboron kun ILEI kaj kun cxiuj aliaj
esperantistoj kaj instancoj por la plenumo de sia instruada agado.

* Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu premioj kaj
financado por aparte bonaj hejmpagxoj kaj retaj projektoj akcelantaj la
lernadon kaj paroligon de la lingvo. Oni aparte atentu en cxi tiu periodo
al trovado de lernantoj kaj lernhelpantoj en la retaj kursoj kaj pri
kompletigo de la kursoj por enirigi la lernintojn en la Esperanto-komunumon.

* Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado pri
Esperanto kaj igi ilin kunlabori inter si ankaux por oferti siajn servojn
al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton.

* La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, akcelu la produktadon de lerniloj
por la landoj/lingvoj, kie ili mankas.

* La Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto
INTERKULTURO de UEA kaj ILEI per konkrete difinataj rimedoj.

* UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esencan
elementon de la nove starigata komuna ekzamena brancxo "Instrukapablo",
klopodante enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de
oficialaj edukaj instancoj.


----------------------------------
Renato Corsetti
<renato.corsetti@...>





Mer 12 Mag 2004 12:17 pm

renato12002
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #1779 di 3926 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Karaj geamikoj, en c'i tiuj listoj oni okupig'as pri Instruado. Pro tio mi sendas al vi la parton Instruado de la nuna labor-plano de UEA. En la venonta...
Renato Corsetti
renato12002
Offline Invia email
12 Mag 2004
12:19 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?