Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Pac-Boato   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #2025 di 3930 |

La Pac-Boato

La Pac-Boato estas Japana ne-por-profita organizajxo. La sxipo
vojagxas cxirkaux
la mondo tri-kaj-duono foje po jare je 3-montaj vojagxoj haltanta cxe
proksimume
20 havenoj. Gxi portas proksimume 900 pasagxeroj po vojagxo kaj
ofertas
programon de parolantoj kaj agadoj dum la vojagxo kaj cxe cxiuj
havenurbo. Plej
multe, la pasagxeraro estas Japana kaj estas proksimume duone
dividita inter
prokrastantaj studentoj kaj emerituloj. La Pac-boato portas ilin por
renkonti
civitanojn de aliaj landoj vizagxe-al vizagxe por gajni personan
komprenon de la
vera situacio de la homaro kaj la interrilatoj inter homoj. Cxirkaux
150 de ili
pagas kroman sumon por havi "Globan Anglan Trajnadon" (GET) dum la
vojagxo kaj
malpli granda nombro havas "Globan Hispanan Trajnadon" (GET). Ili
uzas tiajn
lingvojn je la havenurboj por komuniki kun la lokuloj dum mallonga
gastigado. La
lingvoinstruistoj ne estas pagataj sed ricevi senpagan gastigadon kaj
mangxajxon
kaj transportadon per la Pac-Boato.

La organizantoj jam konsentis , teorie, oferti "Globan Esperantan
Trajnadon"
kiel normala GET elekto je la Pac-Boato, kaj la avantagxoj de tiu
estus
grandegaj:

2700 homoj fakte acxetas biletojn kaj vojagxas per la Pac-Boato en
cxiu jaro
kaj multaj pli devas legi la reklamadon kaj pripensi serioze cxu ili
havos aux
pretas elspezi la sumon bezonatan porpartopreni. Tiu estas granda
kvanto de
reklamado.
Tri monatoj estas suficxaj por lerni esperanton bone kiam oni ne
havas aliajn
premojn kaj havas oftajn lecionojn kaj eblecojn uzi la lernadon en 20
familioj
dum la periodo. Tio estas multe da novaj Esperantistoj.
La Pac-Boata sperto estos tiom elstara, ecx pli tiel per Esperanto,
ke gxi
estos pridiskutita dum jardekoj. Tio estas jaroj de pozitiva, korekta
informado
pri Esperanto en tauxga kunteksto po cxiuj de miloj de partoprenantoj.
Pac-Boataj partoprenantoj estas farantoj kaj ili interesigxas pri
mondaj
aferoj. Versxajne ili trovos rolojn en strategiaj registaraj postenoj
aux
internaciaj ne-registaraj organizajxoj. Ili estos bone situataj amikoj
estontece.
Japanaj emerituloj havas malsaman situacion ol multaj rilate al ilia
ricxeco
sed mallibero vojagxi internacie pro lingvo. Esperanto povas doni al
ili la
sekureco vojagxi internacie per gxia monda komunumo , ene kaj ekstere
de la
Pac-Boata sperto. Japanaj emerituloj gxenerale ne havas la tempon
lerni la
anglan dekomence sed gxojus malkovri Esperanton kiel solvo kaj
dividos tiun
informon tre kredeble al iliaj gekonuloj. Miloj pli de ricxaj
Esperanto-parolantaj Japanaj emerituloj komencus havi efikon pri
turismo.
La potencialo de Esperanto kiel propedeuxtika lingvo (antaux la
anglan) en
Japanaj lernejoj igxus pli politike akceptebla se pli da Japanoj
havis pozitivan
sperton de lernado kaj uzado de gxi.
Multaj pasagxeroj sxategas la Pac-Boatan sperton kaj volus ripeti
gxin se
ili ne devus retrovi la koston. La GET (Esperanto) kurso ofertas tiun
eblecon
cxar la programo sercxos novajn instruistojn.
Ekzistantaj Esperantaj kursoj cxirkaux la mondo povus komenci
menciantajn
instruadojn cxe la Pac-Boato kiel ebleco por diplomigantoj. Tiu estas
aloga,
nekutima, tauxga, atingebla motivo por studado.
La Pac-boato povus esti aparte bona instigo al evoluo de Esperanto
grupoj en
la havenurboj per kreskigxo de demando por Esperanto-gastigado kaj
pro la ebleco
de dungado kiel instruistoj sur la boato.

Mi vidas eblecojn por kelkaj formoj aux etagxoj de kunlaborado inter
Esperanto
kaj la Pac-Boato:

Prepari bonan prezentajxon por montri al partoprenantoj sur la Pac-
boato.
Peti de partoprenantoj viziti Esperantajn Lernejojn por fari
vidbendojn por
nia Esperanto DVD.
Sugesti al Esperantistoj ke ili volontulas kiel Angla (aux hispana)
lingva
instruistoj kaj ankoraux diskuti/instrui Esperanton.
Trovu gastigantoj en cxiuj havenurbo de la Pac-Boato. Enkuragxigi
Esperantistojn voluntuli por instrui Esperanton kiel GET sur la Pac-
Boato.

Pli da informo pri la Pac-Boato estas troveble cxe la retejo,
sercxu "Peace
Boat". Mi esperas gajni subtenon de Esperantistoj kiu deziras
kunlabori por fari
programon inter la Pac-Boato kaj la Esperanto movado. Bonvolu
kontakti min se vi
interesigxas!

Penny Vos

Auxstralio

penivos@...







Mar 2 Nov 2004 1:12 am

penivos
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #2025 di 3930 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

La Pac-Boato La Pac-Boato estas Japana ne-por-profita organizajxo. La sxipo vojagxas cxirkaux la mondo tri-kaj-duono foje po jare je 3-montaj vojagxoj haltanta...
Penny Vos Pym
penivos
Offline Invia email
2 Nov 2004
1:12 am

Penny skribis tre interesan mesag'on pri interesa projekto, kiu vers'ajne tuj estos kaperita de la Agado Espero de UEA. Tamen la c'efa demando por c'i tiu...
Renato Corsetti
renato12002
Offline Invia email
2 Nov 2004
9:40 am
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?