Universitataj diplomoj en Esperanto – jen la lasta ebleco alig'i!
*** Ankorau eblas aligi gis la 20-a de augusto al la ***
Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj
c'e la Universitato Adam Mickiewicz
Poznan (Pollando)
La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en
Pollando) anoncas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko.
Tiu ebleco levig'as nur c'iun train jaron, kaj g'uste nun estas la lasta momento
alig'i al la kursaro.
La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino
Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto. Inter la prelegantoj estas
profesoroj John Wells, Humphrey Tonkin, Detlev Blanke kaj Michel Duc Goninaz,
d-roj Vera Barandovska-Frank, Katalin Kovats (Smideliusz), Vilmos Benczik,
Aleksander Melnikov, Blazio Wacha kaj Zbigniew Galor, krome Lidia Ligeza, Maria
Majerczak, Istvan Ertl kaj Aleksander Korj'enkov.
La Studoj konsistas el g'enerala kaj aplikata lingvistiko, internacia kaj
interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj okupig'as pri gramatiko,
literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialig'i
pri lingvistiko, literaturo, interlingvistiko, komunikado au' pri metodiko
(tiulasta kun eblo pri kunlaboro kun ILEI). Tial ILEI aparte alvokas al siaj
membroj – kaj al c'iu ajn – eluzu c'i tiun eblecon, unika en la mondo.
Unusemajnaj intensaj surlokaj sesioj okazos unufoje dum la semestro (fine de
septembro kaj komence de februaro). Intertempe la gestudentoj laboras hejme pri
skribaj taskoj kaj konsultig'as kun prelegantoj rete. La gestudentoj pretigos
diplomlaboraj'on kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri
Interlingvistikaj Studoj.
Partoprenontoj povas alig'i el la tuta mondo g'is la 20-a de au'gusto 2005.
Anoncu vin tuj, kvar au' kvin pliaj alig'oj urg'e necesas por certigi la rajton
funkciigi g'i tiun kursaron. ESF (Esperanto Studies Foundation) certigas kelkajn
stipendiojn por la kursokostoj.
Kotizo por unu semestro: 400 EUR (por B-landoj c'irkau'e 150 EUR (600 PLN)).
Postuloj: bona lingvoscio kaj bazaj kulturaj konoj koncerne e-on. Pluaj informoj
c'e d-ino Ilona Koutny, (Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz,
Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan; T: +48-61 829-27-09, T(hejma): +48-61
872-83-09, F: +48-61 829-27-00 (sekretariejo), rete:
ikoutny@...,
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
Por pliaj informoj, vizitu la hejmpag'on:
<
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html>
http://www.staff.amu.edu.pl/~int\
erl/index.html, kaj rigardu sub "enkonduko". Vi povos tie krome legi pri la
okazintaj sesioj (1999-2002 kaj 2003-2005)