Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Giŕ Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Fw: europa eksperimenta esperanta edukado   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #2407 di 3922 |
Europa Esperanta Eksperimenta EdukadoEspereble la pola kaj la franca
universitatoj de tria agxo estos bonaj partneroj.
Dezirante sukcesan kunlaboron
Ilona Koutny
________________________________

Europa Eksperimenta Esperanta Edukado


Nowy Sącz (Novi Sonc) estas negranda urbo kun c. 80 000 da logantoj,
sed konata pro multaj civitanaj iniciatoj inter aliaj pro fama iam "Sonca
eksperimento" kies intenco estis aktivigo de civitanoj en agado por bono de la
logantoj kaj la urbo.



En tiama tempo la iniciato estis eksterordinara lau la landa skalo,
car la lokanoj sincere komencis trakti la urbon kun amo kaj zorgo, kaj pro
atingitaj sukcesoj estis fieraj, opiniante la urbon propra, ne "ilia" (t.e. de
la komunista registaro).



Jam en la libera Pollando al nia privata supera lernejo - WSB/NLU,
oni aljugis honoran lauron pro la plej bona iniciato de 10 jaroj "Por publika
bono".

Oni povas listigi multajn ekzemplojn de escepta kunlaboro de la urbanoj en
organizado de kulturaj kaj edukaj arangoj.



Antau jaro oni komencis en Nowy Sącz (Novi Sonc) alian eksperimenton,
kies efikoj same mirigis la landon.

Pro iniciato de saga kaj energia juristino de Distrikta Starostejo - Wiesława
Borczyk, kiu pripensis kaj prilaboris organizajn kondicojn kaj ricevis apogon de
starosto, urbestro kaj la vojevodia estraro en Krakovo estis fondita Sonca
Universitato de Tria Ago.

Gi funkcias kiel asocio bazata sur volontula laboro kaj dotajoj, kolektas monon
de subvencioj, de oferajoj kaj premioj.

Jus la 12-an de julio 2005 la universitato estis distingita kaj premiita dum la
landa konkurso Ligo de Starostaj Iniciatoj, gajninte la trian lokon inter 227
proponitaj.(!). Oni apreciis la intencon kaj efikojn de la arango.

Pri la konstanta universitata edukado ekinteresigis sin c. 500 personoj el la
urbo Nowy Sącz kaj gia cirkauajo. Pro organizaj aferoj (grandeco de salono) oni
ne povis akcepti pli da personoj. Estas listoj de atendantoj.

Pli ol duono de studantoj estas emeritaj instruistoj, konstante
aktivaj, sciemaj pri novajoj, kun kleraj mensoj, alproprigantaj scion proponatan
de la universitato en diversaj formoj.Krom edukado,

ekzistas okupoj : plastikaj artoj, teatraj, fotaj, lingvaj kursoj, komputilaj
kursoj, relaksaj okupoj, nagado en baseno, fizika fortigejo, ekskursoj.

Aktiveco de tiu medio estas miriga kaj atestas pri grandega bezono de prizorgo
por nun grandiganta grupo da emeritoj kaj invalidoj, kiuj ofte ne pro propra
volo estis eksigitaj el profesia vivo.

Sentante sin margene de gravaj lokaj kaj mondaj aferoj, favoraj nur al junaj
homoj, la emeritoj sercas novajn formojn de kunlaboro per sociaj kontaktoj.

Bonega grundo por ilia aktivigo povas esti edukado novajn instruistojn pri
Esperanto kaj ilia sekva agado por disvolvigo de la Esperanta movado.

En autuno 2005 estos akceptita sekva grupo de studontoj en SUTW (pli
ol 400). Tio signifas, ke sume en la universitato lernos cx.1000 personoj (!)

Tio estos grandega intelekta potencialo, kiun oni povas kaj devas uzi por kreo
de eksperimenta eduka modelo, edukado de instruisoj pri Esperanto de nivelo "O"
gis universitata nivelo dum 2 jaroj de studado.



La proponon prilaboris kaj prezentis estraro de la filio PZE en
Nowy Sącz, kies anoj estas ankau ceestantoj de la konstanta studado.

La 14-an de julio 2005 estis subskribita interkonsento, lau kiu de oktobro
2005 SUTW enkondukos.largan temaron pri Esperanto al prelegoj, seminarioj kaj la
lingvaj ekzercoj.
La teksto de la interkonsento estas en aldonajo al tiu ci artikolo.
Lokon por la lingvaj kursoj oferas la urba Kulturdomo ce

Al. Wolności (antaua DKK)
Niaj planoj estas

- organizi prelegon enkondukantan temon "Esperanto - la ponto super diferencoj",
kiun konsentis prezenti kaj montri proprajn filmojn fama en E-mondo Roman
Dobrzyński:
Sekve en ciklo de prelegoj pri lingvistiko (por sekcio de kulturoscienco)
prelegon pri "Signifo de Esperanto en kreado de kulturo kaj giaj humanismaj
celoj"
- organizi 2 kursojn po 60 horoj (bazan kaj progresigan) de oktobro 2005 gis
junio 2006.

La instruado okazos du foje en semajno po 2 horoj lau Cseh metodo. Post ciu
lecionola kursanoj ricevos presitan materialon por ripeto en hejmo. Helpa estos
baza vortareto preparita de la instruistino.

Ambau kursoj okazos sen lernolibroj por kutimigi la studantojn al kompreno kaj
interparolo, necesaj dum sekva edukado gvidata de internacia instruistaro.
Ni aldonas la kursoprogramojn kaj estos dankemaj pro eventualaj rimarkoj.

Atestilojn pri sukcese finitaj kursoj sur tiuj niveloj enmanigos invitota al
ekzamena komisiono reprezentanto de PZE.
- en la dua lernojaro oktobro 2006 - junio 2007 okazos la supera
kurso. Ni esperas pri eminentaj instruistoj, parte internaciaj.
Ni petos protekton de ILEI al la arango, kredante pri kompreno de
signifo de nia eksperimento.
Ni deziras, ke personoj decidantaj esti instruistoj pri Esperanto
havu sancon ricevi internacian atestilon, kio altigus gradon de ilia

kompetenteco kaj allogus novajn universitatanojn

por lerni Esperanton.

- la plej grava atingo estos, se post 2 jaroj de lernado niaj novaj

Esperantoinstruistoj kreos proprajn grupojn de kursanoj apoge je
lerneja medio (lernejanoj, instruistoj kaj eble gepatroj) en kiu

antaue ili laboris.

Nia celo estas fondi "arkipelagon" de Esperantaj grupoj junularaj

kaj agulaj, devenantaj el la komenca iniciato de Esperanta Klubo

kaj SUTW en Nowy Sącz.
Ni sercas partnerojn, kiuj helpus al nia projekto per sia sperto.

Pro ciuj konsiloj kaj rimarkoj ni estos dankemaj, se ili helpos al ni

atingi la celon.

Ni esperas sukceson, kaj realigo de la eksperimento permesos

al:
1. Elkonduko de temoj pri la internacia lingvo "ekster la sorcitan
rondon de Esperantistoj" (cit. R. Dobrzyński)

2. Sekvantan kreadon de nova instruistaro por baza kaj meza nivelo
de Esperantaj kursoj.
Profiti el fakto, ke la instruistoj lernantaj en la eksperimento
povas la tutan tempon dedici al lernado de la lingvo, car aliajn

bezonajn rajtigilojn - sperton kaj pedagogian scion ili jam

posedas.

3. Direkti aktivecon de instruistoj por kursoj, kunlaboro kun

Esperantistoj de aliaj landoj (korespondado, kunvenoj, sango

de spertoj, amikeco).

4. Popularigo de Esperanto kiel ponton inter popoloj, rasoj, religioj,

malsamaj kulturoj..

Ceesto en diversaj iniciatoj por enkonduki Esperanton al lernejoj,

institucioj kaj internaciaj organizajoj.





-
--------------------------------------------------------------------------------\
---

Se, Iu el Samideanoj,volas diskuti pri nia projekto dum UK en Vilnius,ni invitas
Vin kontakti kun ni.Bonvolu lasi la informon cxe randevua tabulo,kaj ni
ekproponos renkontigxon en nia kongresa logxejo,tuj apud Katedralo.Jen niaj
kongresaj numeroj:



DANUTA KOWALSKA - 01106

HALINA KOMAR - 01121



Kore salutas Vin, nome"teamo de EEEE" -Halina Komar,kiu forveturas al.
Vilnius merkrede matene.Ni vere gxojus,se ni ricevus ian opinion ,antaux la
vojagxo.Mia e-mailo: korlando@...





[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Gio 11 Ago 2005 8:19 pm

ikoutny@...
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #2407 di 3922 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Europa Esperanta Eksperimenta EdukadoEspereble la pola kaj la franca universitatoj de tria agxo estos bonaj partneroj. Dezirante sukcesan kunlaboron Ilona...
Ilona Koutny
ikoutny@...
Invia email
11 Ago 2005
8:21 pm

Dankegon, Ilona, pro la plusendo de c'i tiu mesag'o kaj, Halina, pro la organizado de la tuta afero! Mi skribis nur por trovi partenron por mi a belga...
Renato Corsetti
renato12002
Offline Invia email
12 Ago 2005
3:11 pm

Saluton al vi, Ilona. Dankon, ke vi skribis Friday, August 12, 2005, 1:19:22 AM: IK> Europa Esperanta Eksperimenta EdukadoEspereble la pola kaj la franca...
esperuzo@...
euxgeno
Offline Invia email
12 Ago 2005
6:30 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?