Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Porinstruistaj kursoj (estis: enhavo de IPR 06/2)   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #2718 di 3908 |
Kara Penny,

> Kara ILEI-estroj kaj -anoj,
>
> Mi ricevis la cxisuban leteron de Igor de Couto pri la
> nova kurso pri Instruado de Esperanto je la universitato
> de Sidneo.
>
> Mi ne certas kian informon vi jam ricevis pri la kurson,
> aux kiu eble sxatus helpi nin oficiale agnoski gxin.
>
> Cxu iu havas konsilon por ni?

Dankon cxar vi lancxis cxi tiun temon instige al ILEI,
gravan por la ILEI-agado. Cxi tiel mi diskutigas gxin
al la Estraro de ILEI, kaj samtempe bonvenigas opiniojn
de e-ins-listanoj.

Mi memorigas, ke simila demando estas malfermita cxe
UAM en Poznan, Pollando, por la Interlingvistikaj studoj
gvidataj de Ilona Koutny. El Cxinio ni legas ankaux
entuziasmigajn informojn pri Esperanto en universitatoj.
Ni bezonas sistemecan aliron de ILEI en cxiuj tiaj kazoj.

Igor de Oliveira Couto skribis al Penny Vos:

>
> La vivo pli-malpli progresas, kaj hieraux komencigxis la
> kurso de instruistoj de fremdaj lingvoj cxe la UNSW. [...]
>

Gratulon! Sukcesan laboron!

> Unue, mi volas scii, cxu ILEI kapablas/volas
> *oficiale* agnoski tiun kurson

Principe ILEI havas intereson auxspicii kursojn por
instruistoj. Bonvolu skribi iom pri la kurso en Sidneo
-- celoj, celgrupo, programo, dauxro, amplekso, kian
statuson gxi havas en la Universitato de Sidneo,
cxu gxi okazos cxiujare?

> - kaj rekomendi gxin - por "oficialigi" tiun kurson
> en la Esperanto-movado.

Kiun formon kaj enhavon de la oficialigo vi celas?

> ILEI-Australia povus kunlabori kun la prizorgantino
> de la kurso, D-ino Jill Murray. La UNSW povus inkluzivi
> la emblemon de ILEI en la diplomo,

Tio versxajne arangxeblas. Estus bone havi iom pli da
informoj pri la diplomo mem -- cxu gxi koncernas nur la
E-kurson aux pli ampleksan studprogramon? Cxu UNSW
konsentus tian "enmiksigxon" de ILEI?

> kaj oni povas fari arangxon, tiel ke cxiuj instruistoj
> diplomitaj de la kurso farigxus auxtomate membroj de
> ILEI. Cxu eblas? Cxu ILEI-Australia interesigxus?

Subteninda kaj realigebla ideo. Ni atendas konkretan
proponon de ILEI-Auxstralia kiel realigi gxin.

>
> La dua temo, estas ke la helpo de ILEI jam estas bezonata: parto de
> tiu kurso estas *praktika instruado*, kiun la studantoj devas fari en
> jam ekzistanta esperanta klascxambro. Cxiu studanto devas instrui 6
> horojn, kaj la instruado devas esti analizita de speciale trejnita
> instruisto, kiu povos taksi la kompetenteco de la studantoj uzantaj
> diversajn instru-teknikojn.
>
> La UNSW pretas trejni iun ajn (suficxe kvalifikita) profesian
> instruiston kiun ni elektas. Kaj la Esperanto Federacio de NSK pretas
> pagi flugbiletojn al la studantoj, por ke ili kapablos vojagxi al
> alia urbo por instrui Esperanton tie - cxar en Sidnejo oni ne havas
> "jam ekzistantan esperantan klascxambron". La problemo estas, ke mi
> ne kapablas trovi iun ajn esperantan klascxambron, kaj mi ne certas,
> kiuj fakte estas la bezonataj kvalifikoj de la instruisto...
>
> Do, mi bezonas vian helpon - urgxe!!! - cxar vi parolas la saman
> 'instruistan lingvon' de Jill Murray, kaj sxi povas klarigi pli bone
> al vi (ol al mi) kio estas bezonata. Mi ankaux opinias, ke vi konas
> pli da instruistoj - esperantaj kaj ne - en Auxstralio ol mi, kaj
> tial, vi povas pli efike sugesti iun...
>

La tuta projekto aspektas interese kaj promesplene.
ILEI helpu laux siaj ebloj.
Mi proponas, ke cxi tiu kurso estu prezentita en la cxijara
konferenco de ILEI en Parmo, kaj en la Tago de la Lernejo
de UK en Florenco.

Amike kaj danke,

Radojica
-------------------------------------------
Radojica PETROVIC'
Prezidanto, ILEI
Bul. oslobodjenja 36
CS-32000 C^ac^ak, Serbio kaj Montenegro
Tel. +381 32 371053, Fakso +381 32 342101
-------------------------------------------




Lun 1 Mag 2006 11:20 am

radojicap
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #2718 di 3908 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Kara Penny, ... Dankon cxar vi lancxis cxi tiun temon instige al ILEI, gravan por la ILEI-agado. Cxi tiel mi diskutigas gxin al la Estraro de ILEI, kaj...
Radojica PETROVIC
radojicap
Offline Invia email
1 Mag 2006
11:28 am

La auxtralia kurso estas prezentata en la KURSOJ-sekcio de www.edukado.net, rekta ligilo <http://www.edukado.net/kursoj/14779>...
Katalin Kovats
katalin.kovats@...
Invia email
1 Mag 2006
11:49 am

Impresoj pri la unua tago de la kurso en la universitato de Novsudkimrujo. En la klaso estas proksimume 23 gestudentoj de diversaj agxoj. Plej multaj estas...
Penny Vos
penivos
Offline Invia email
3 Mag 2006
1:09 am

Karaj Samideanoj, Mi jxus retrovis la anoncon pri la nova kurso. Por iu kiu interesigxas- jen! Amike, Penny Kun granda gxojo, mi volas informi vin, ke la...
Penny Vos
penivos
Offline Invia email
4 Mag 2006
2:56 am

Dankon Radojica, kaj Katalin kaj Jxeni pro viaj komentoj ankaux, mi sercxos la respondojn bezonatajn! Amike, Penny Radojica PETROVIC <rade@...> wrote: ...
Penny Vos
penivos
Offline Invia email
2 Mag 2006
11:44 pm

(Mi povas ricevi de e-ins sed por ia kialo ne povas afisxi, do bonvolu afisxi mianome - dankon) Penny - dankon, tre interesa! Ankoraux ne ekzistas tia kurso en...
Penny Vos
penivos
Offline Invia email
4 Mag 2006
10:03 am

Bonege, Angela! Kiel progresas la "Springboard" projekto? Ni uzas viajn alogajn materialojn en mia klaso kaj mi kredas ke la Australia kaj Brita bezonoj de...
Penny Vos
penivos
Offline Invia email
4 Mag 2006
10:30 am

Estimata "Moderator", cxu vi povas sxangxi ion por ke Angela reeblas sendi mesagxojn rekte al la grupo? Antauxdankon, Penny Dankon pro via respondo, Angela, mi...
Penny Vos
penivos
Offline Invia email
15 Mag 2006
5:48 am

Saluton Angela kaj cxiuj, Jen partoj de mesagxoj inter mi kaj Weislav, Pola filmfaristo, kiu eble faros filmon pri la tre sukcesa tutlerneja Esperanto programo...
Penny Vos
penivos
Offline Invia email
16 Mag 2006
12:11 am
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?