Gaùcha E-Asocio, en Porto Alegre, Brazilo, aranghos novan eventon
unufoje monate kiu temos pri kuna legado sekvanta de debato pri la
libro O Desafio das Línguas (La Defio de la Lingvoj), far Claude Piron.
Ne nur E-istoj sed ankaù E-lernantoj estas invitataj por partopreni en
ghi. La ideo estas plibonigi la kapablon individuan pri diskonigo de E-
o pere de klara kaj richa argumentado ne parolante pri la propra neceso
de la lernantoj ekhavi pli konscian ideon pri la valoro de E-o.
Prof. César Dorneles Soares,
Dep. pri Diskonigado de GEA