Saluton!
Bv. pardoni, ke mi aldonas kelkajn konsiderojn rilate la antauajn
du mesaghojn - ech se ili koncernas la fazon antau la
ekinstruado, fazon tamen nepran por ekinstruado. Se vi opinias,
ke mia kontribuo estas tro longa kaj devus ampleksi ekzemple nur
dek liniojn, bv. fini la legadon post dek linioj ;-)
Tute klare: Tre bele, ke oni uzis tiun artikolon en ekzameno pri
la angla! Same klare, ke tio ne jam konsistigas la finan venkon
en chiuj terenoj ;-)
Esperuzo/Eugeno S.P. skribis je 08.12.2006, 21:01 h:
E> Sed neniu el la informitoj, ec^ ne milono de procento elektis
E> Esp-on por ekposedi.
Pro kio vi supozas tion? Ghi ne trovighas en la origina
retmesagho pri ch. 70.000 ekzamenighantoj. Kutime la disvastigho
de Esperanto estas proksimume 1 inter 1000 ghis 1 inter 10.000
parolantoj de la angla, kelkloke ech pli densa. (Komparu ekz. la
200.000 da supozeblaj iom-parolantoj de Esperanto kun la kutime
asertataj 2 miliardoj de angla-lernintoj. Au la rezulton de la
censo 2001 en Litovio: 858 notis, ke ili parolas Esperanton - ech
kompare kun 3,5 milionoj da loghantoj tio signifas 1 el 4000
loghantoj; pli dense rilate al la parolantoj de la angla, ch. 1
rilate al 700, au che la rusa, ch. 1 rilate al 2500.)
Kompreneble multaj homoj lernas post la koncerna agho. Tamen
povas esti, ke inter 70.000 ekzamenighantoj de la angla je supera
nivelo trovighas iuj homoj jam eklernintaj Esperanton. Kaj
probablas, ke aliaj eklernos en la venontaj jaroj; la informo
certe estas pusheto por iam lerni Esperanton.
E> Se informadi tre ofte kaj tre detale pri krokodilo, c^u multaj
E> deziros havi g^in en sia banc^ambro?
Multaj ne, sed fakte kelkaj homoj havas etajn krokodilojn au
aligatorojn en sia banchambro. Vershajne sekve de informado pri
krokodiloj ks.
E> Kial nia lingvo ne estas elektata por lerni?
Ghi fakte estas elektata. Se ne, ne ekzistus instruistoj, kiuj
instruas ghin kaj ech diskutas pri tio en e-ins kaj aliloke.
E> Kie estas la truo?
La E-komunumo ne tre multe kaj ne tre profesinivele informas.
E> c^ar:
E> g^i estas nenie aplikebla ekster Esperantio,
Esperantio estas Esperantlingvio. Ankau la angla ne estas
aplikebla ekster anglalingvio, do ekster la komunikado kun homoj,
kiuj regas la anglan.
E> esperantistoj mallerte reklamas g^in, c^u?
Neniu dubas pri tio, ni ja faras tion kutime sen la koncerna
profesia edukigho. Sed tamen oni iugrade sukcesas, homoj ja
lernas, renkontighoj ja kreskas.
E> C^u iu demandis de siaj amiko, parenco, kunlaboranto....
E> (sufic^e informitaj pri Esperanto), kial ili ne imitas
E> vin kaj ne dedic^as sian tempon por ellerni kaj apliki Esperanton?
Apenau necesas demandi - la homoj ja mem vidas, kio estas
Esperanto.
Krome che chiu informado oni konsciu, ke la probablo de eklernado
en la unuopa kazo estas relative malgranda. Ja ne chiu shatas
ghuste tion praktiki en sia vivo, kion faras Esperanto-parolantoj
- ferioj en grupo, interretumado ktp. Se aktuale estas nur unu
E-parolanto inter mil parolantoj de la angla, ni ne povas atendi,
ke nia varbado inter mil parolantoj de la angla havos pli ol unu
ghis dek rezultojn. Necesas baze informi tre vaste kaj pluinformi
kaj varbi nur tiujn, kiuj reagas. Kaze, ke oni celas efike
labori.
Certe ne indas pludiskuti la temon en e-ins. Eventualajn
komentojn do bv. sendi al mi private. Kvankam mi ne vidas grandan
bezonon de plua diskuto.
Afable
Lu Wunsch-Rolshoven
--
http://www.EsperantoLand.org
5a NR - Novjara Renkontigho en Trier
26a de decembro 2006 ghis 7a de januaro 2007
Kerna tempo de la 27a de dec. ghis la 3a de jan.
http://www.esperantoland.org/nr
Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj