Kroata Televido ekfilmis la 20-an de decembro 6-eran TV-serion dum kiu
lernanto instruas Esperanton al siaj samaghanoj. La ideo de la redaktoro
estis proponi facilan, instruan kaj amuzan programon dum januaraj vintraj
ferioj. La kurso komencighos la 5-an de januaro 2007 en la programo "Bonan
matenon, Kroatio". La chefinstruisto de la kurso estas knabino Tena kiu
partoprenis en Internacia Infana Kongreseto en Prato kaj uzas materialojn
kaj sciojn akiritajn tie. Tena rakontos pri la Esperanta gramatiko kaj
travivajhoj per E. dum tri minutoj chiun matenon dum la dauro de la kurso.
La programon aranghis instruistino Judita Rey Hudec'ek.
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]