Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
AIS- el jarfina raporto   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #2968 di 3926 |
de: "Germain Pirlot" <gepir.apro@...>

Por via informo kaj eble por tiu de viaj universitatj studentoj.

Kun miaj plej koraj bondeziroj okaze de la nova jaro !

Germain Pirlot

=======


AIS - <http://www.ais-sanmarino.org>http://www.ais-sanmarino.org



Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino
Jarfina raporto de OProf. Carlo Minnaja, vicprezidanto

Padovo, 2006-11-21

ELTIRAJXOJ

(…) En la Universitato « Lucian Blaga » en Sibiu nia kursprogramo pluas kaj AIS
dauxre ekzistas kiel departemento interfakultata, kun sia cxambro kaj sia sxildo
: en pasinta majo okazis studsesio kaj magistrigxis studentino, sed AIS devas
fronti la konkurencon de aliaj katedroj pri allogo de pagantaj studentoj. En la
fino de la vintro en 2007 nia kolegino EProf. Sana Konnerth planas tie novan
sesion. Ekestis ankaux intertraktoj, ankora sen definitiva konkludo, kun privata
rumara-germana universitato en Sibiu. (...)

En Komarno AIS starigis fortan centron, partopreninte en la financado de
konstruajxoj en la urbocentra « Euxropa Korto » per la antauxa acxeto de ses
domoj, kiuj ricevis la nomojn de niaj forpasintaj kolegoj Neergaard, Pancer,
Popovi , Szerdahelyi, Schulz, Tyblewski; la lasta acxetita kiel sepa ricevis, en
septembro 2006, la nomon de kol. Lansky. Tie okazis kun sukcese SUS 29. Dum gxi
eblis auxskulti universitatnivelajn kursojn, kaj kromajn kvin prelegoj pri
sciencaj temoj. Diplomi is je nivelo de magistreco aux doktoreco 7 kandidatoj
(…).

En Pollando la rilatoj de AIS kaj la Internacia Studumo pri Turismo kaj
Kulturo (ISTK), provizore haltigitaj post dekjara kunlaboro, denove farigxis
konstruaj pere de sukskribita kontrakto, kaj studentoj de ISTK povos igxi
samtempe studentoj de AIS kaj formos la studentaron de AIS-klerigejo Bydgoszcz
(AKB).

La agado en Bulgario plifirmigxis per kontrakto inter AIS kaj ESPERINFORM BL
Karlovo, kontrakto kiu precizigas la kontrakton jam ekzistantan inter AIS kaj la
Internacia Universitato Karlovo kiel centro de AIS por distanca agado en
Bulgario (…).

Kunlaboro kun la Euxropa Jura Universitato « Justo » en Moskvo, klerigejo de
AIS efikis pozitive precipe rilate al la grandeco de la membraro.

AIS cxeestis anka aliloke. En Florenco la 28an de julio 2006 estis simpozio
kunorganizita de AIS, la Akademio de Esperanto, la Itala Lingva Akademio kaj la
Fakultato pri Beletro de la Florenca Universitato. La temo estis « Vojoj de
interlingvistiko : de Bruno Migliorini al la nuna tempo ». Bruno Migliorini
estis cxefa skolestro de la itala lingvistiko, siatempe profesoro pri historio
de la itala lingvo cxe la universitato de Florenco, prezidanto de la Itala
Lingva Akademio kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (…)

Alia agado de AIS estis kunlaboro kun la Moskva Sxtata Industria Universitato
kaj la Universitato « Lucian Blaga » en Sibiu, kiu kondukis al redaktado de
ampleksa instrumaterialo, testita poste per dekoj da studentoj : dulingvaj
virtualaj studlibroj kiel lernotekstoj por malcxea instruado. Tiu estis la
konkludo de la jam pli frue iniciatitaj KKKK (Komunik-kibernetikaj kernkursoj),
kiu kronis dekjaran laboron inter universitataj docentoj germanaj, rusaj,
slovakaj kun helpo de alilandaj studentoj. Ampleksa priskribo de tiom longa
klopodado trovigxas en artikolo de N. Maksimova en GrKG/H 47/3. Krome estas en
la reta biblioteko de AIS kursoj libere desxuteblaj. (…)

Se certagrade AIS povas fieri pri la multaj kulturaj rezultoj atingitaj en la
jaro 2006, demando estas pri la estonto. SUS 30 okazos en San Marino kiel
tradicie dum la unua semajno de septembro 2007. Tie devas okazi generacia
sxangxo (…) Novaj fortoj, gxis nun nur flanke partoprenintaj pli kiel spektantoj
ol kiel protagonistoj, estu pretaj por surpreni la taskojn. La agado estas
diverskampa kaj diverslanda, sed precipe necesas novaj personoj (…) AIS estas
la plej granda, kvankam felicxe ne plu la sola universitato kies cxefa lingvo
estas esperanto : ia sxrumpo pro manko de fortoj estus malgajno neeltenebla por
tiuj, kiuj kredas je la internacieco kaj sennacieco de la scienco.



Por pliaj sciigoj pri AIS :
<http://www.ais-sanmarino.org>http://www.ais-sanmarino.org



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------

[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Gio 21 Dic 2006 3:22 pm

renatocorsetti
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #2968 di 3926 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

de: "Germain Pirlot" <gepir.apro@...> Por via informo kaj eble por tiu de viaj universitatj studentoj. Kun miaj plej koraj bondeziroj okaze de la nova...
Renato Corsetti
renatocorsetti
Offline Invia email
21 Dic 2006
4:50 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?