Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Kursoj c'e la universitato de Kalifornio   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #2969 di 3929 |
GAZETARA KOMUNIKO

UNIVERSITATO DE KALIFORNIO
STARIGAS OFICIALAJN KURSOJN PRI ESPERANTO
DEPARTMENT OF LINGUISTICS
9500 Gilman Drive
La Jolla, California 92093-0108

San Diego, Usono -- 14 decembro 2006

La Universitato de Kalifornio en San Diego anoncas la starigon de oficiale
aprobitaj kursoj pri
Esperanto. Tiuj kursoj okazos somere kaj estos malfermitaj al la tutmonda
esperantistaro.
La Universitato de Kalifornio en San Diego, ankau konata lau la anglalingva
siglo UCSD
(www.ucsd.edu), estas unu el la plej konataj kaj prestigxaj universitatoj en
Usono, kaj inter gxiaj
profesoroj trovigxas ok Nobel-premiitoj. Gxi situas apud la pacifika marbordo en
suda Kalifornio,
proksime de la landlimo inter Usono kaj Meksiko.

La kursaro daurigos la tradicion de la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK),
okazinta dum 30 jaroj en
San Francisco kaj dum la lastaj jaroj en Vermonto. Honore al tiu tradicio, la
nova kursaro en San Diego
cxi-somere pritraktos interalie la verkaron de la lastatempe forpasinta autoro
William Auld, la unua
instruisto en NASK en San Francisco. La instruista teamo en somero 2007
konsistos el Paul Gubbins,
kiu gvidos la superan kurson, kaj Lee Miller, kiu gvidos kurson por
progresantoj. Grant Goodall,
profesoro en la universitato kaj direktoro de ties lingva fako, estros la
kursaron.

La kursaro okazos cxi- jare inter la 9a kaj la 27a de julio. La universitato
bonvenigas cxiujn
interesigxantojn al siaj someraj kursoj, sendepende de antaua universitata
studo.

Por intervjuoj kaj pli ampleksaj informoj pri la oficialigo kaj starigo de la
kursoj:
Grant Goodall goodall@...

Por informoj pri registrigxo, stipendioj, ktp:
Ellen Eddy eddyellen@...



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------

[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Sab 23 Dic 2006 6:05 pm

renatocorsetti
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #2969 di 3929 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

GAZETARA KOMUNIKO UNIVERSITATO DE KALIFORNIO STARIGAS OFICIALAJN KURSOJN PRI ESPERANTO DEPARTMENT OF LINGUISTICS 9500 Gilman Drive La Jolla, California...
Renato Corsetti
renatocorsetti
Offline Invia email
23 Dic 2006
7:48 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?