En sabato la 3a de februaro 2007 okazos en la Andreo Cseh-Domo (Riowstraat 172,
2585 HW Den Haag, Nederlando, telefono +31 70 3556677) simpozio sub la devizo
'Perspektivoj pri Esperanto'. Tiam prelegos Ziko van Dijk (Problemoj de la
Esperanto-historiografio), Petro De Smedt (Vortaraj Perikloj), Wim Jansen
(Vorton post vorto tra la historio de Esperanto) kaj Gerrit Berveling (Esperanto
kaj gia kulturo). Fine de la prelegserio okazos ronda tablo kun konkludoj de la
simpozio.
La Cseh-Domo estas atingebla de la Centra Stacidomo per la tramlinio 9 direkte
al Scheveningen (1 zono). Akcepto kun kafo/teo je la 10:00. Komenco je la 10:30.
La aligkotizo estas EUR 25,00 kaj gxii inkluzivas la luncxon en restoracio
apuda. La trinkajxoj estas aparte pagendaj. Se vi estas vegetarano, aligxante bv
anonci tion. La kotizo povas esti sendita al la konto 162626 nome de Internacia
Esperanto Instituto kun la indiko 'Simpozio 2007' (IBAN NL04PSTB0000162626 - BIC
PSTBNL21).
La kotizo devas atingi la konton de la organizantoj plej malfrue la 27a de
januaro 2007. Sen aligxo de almenaw 15 personoj, la simpozio ne okazos. La 29a
de januaro estos sendataj konfirmiloj al cxiuj aligxintoj.
Informis:
Atilio ORELLANA ROJAS
Riouwstraat 172
NL-2585 HW Den Haag
Nederlando
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]