*********************************************************
INFORMITALE 96
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
En Pisa la 74a Itala Kongreso de Esperanto
Europo: multaj lingvoj por komuna lando
Pisa, 2007.09.01-06
La temo de la Kongreso estas Europo, vershajne la lando en la mondo kun pli
da oficialaj lingvoj (21).
Tie chi, en la lulilo de la okcidenta kulturo, Esperanto povus roli jam de
nun sian komprenigan, interkonigan kaj pacinstigan rolon.
Krom la diskuto pri la Kongresa temo, estas planataj ampleksaj seminarioj,
kiuj kovros la plej diversajn interesojn de la partoprenantoj.
La organiza parto de la kongreso (inauguro, asocia asembleo, vochdonoj de
la federaciaj organoj) estos koncentrita inter sabato kaj dimancho, dum
lundo kaj
mardo estos rezervitaj por la menciiatj seminarioj.
La kongreso aparte celos renkonton inter la esperantistoj kaj la urbo, tial
oni planas samtempe kun la kongreso prezenti plurajn ekspoziciojn pri
Esperanto
kaj pri la lingva problemo tra la urbo.
Krome, en la vesperoj oni planas organizi spektaklojn, malfermitajn al la
tuta urbo.
Pli detalajn informojn oni trovos regule en la retpagharo
www.esperanto.it/html/fei/kongreso.htm
*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <fei@...>
Itala Esperantista Junularo - <iej@...>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al: f.amerio@...
Kompilanto: Francesco Amerio <f.amerio@...>