Saluton, Lu, Vi skribis sabate, Decembre 9, 2006, 5:59:17 :
> Certe ne indas pludiskuti la temon en e-ins. Eventualajn
> komentojn do bv. sendi al mi private. Kvankam mi ne vidas grandan
> bezonon de plua diskuto.
Bedaurinde vi ne vidas. Eble iu alia, mi esperas, tamen vi pravas, mia
espero estas tre febla, ke iun interesas la afero. Ni tamen provu.
> Tute klare: Tre bele, ke oni uzis tiun artikolon en ekzameno pri
> la angla! Same klare, ke tio ne jam konsistigas la finan venkon
> en chiuj terenoj ;-)
Mi legis en la lernolibro de la angla ON THE WAY 2 Englisch fur die
Erwachsenenbildung tekston pri Esperanto antau multaj jaroj.
Tio estis kopio de iu angla lingva j^urnalo, normala priesp-a artikolo.
Multaj similaj foje aeras en diversaj liongvoj tra la mondo.
> Kaj probablas, ke aliaj eklernos en la venontaj jaroj; la
> informo certe estas pusheto por iam lerni Esperanton.
Vi pravas. Ankau mi volas tion.
E>> Se informadi tre ofte kaj tre detale pri krokodilo, c^u multaj
E>> deziros havi g^in en sia banc^ambro?
> Multaj ne, sed fakte kelkaj homoj havas etajn krokodilojn au
> aligatorojn en sia banchambro. Vershajne sekve de informado pri
> krokodiloj ks.
Sed ne por produkti el ili ledon por saketoj, s^uoj k.s. Normalaj
krokodilbredistoj kreskigas krokodilojn por profito. Ankau ni uzu
Esp-on por iu utilo kaj profito. Nun niaj krokodiloj vane okupas niajn
c^ambrojn kaj mang^as ion de ni. Monon kaj tempon.
E>> Kial nia lingvo ne estas elektata por lerni?
> Ghi fakte estas elektata. Se ne, ne ekzistus instruistoj, kiuj
> instruas ghin kaj ech diskutas pri tio en e-ins kaj aliloke.
Tiuj instruistoj laboras partetetetet-tempe, ricevante neniun salajron.
Plejparte ili tion faras por sia plezuro, amatore kaj
....senpermesdiplome kaj sufic^e mallerte.
E>> Kie estas la truo?
> La E-komunumo ne tre multe kaj ne tre profesinivele informas.
Oni povas absolute profesie informi, reklami biciklojn en la regionoj
kun polusa klimato, sed mi dubas, ke multaj eskimoj ac^etos g^in. Ne
multaj eskimoj kaj aliaj homoj sur la tero studas Esperanton
(mi citas min mem):
E>> c^ar:
E>> g^i estas nenie aplikebla ekster Esperantio,
t.e. g^i ne donas iun materian profiton.
Certe vi, Lu, pravas, ke ni
> ne tre profesinivele informas.
Sed se absolute malprofesie reklami absolute altkvalitajn viandon au
panon kaj proponi g^in duonpreze, oni ne longe g^in vendos. Nian
lingvon oni ec^ senpage ne volas akiri. Tamen trovi^gas stranguloj kaj
ili "ac^etas" nian lingvon.
E>> esperantistoj mallerte reklamas g^in, c^u?
> Neniu dubas pri tio, ni ja faras tion kutime sen la koncerna
> profesia edukigho. Sed tamen oni iugrade sukcesas, homoj ja
> lernas, renkontighoj ja kreskas.
Tiuj renkontig^oj estas senprofitaj materie, tio estas nur tre agrabla
tempopasigo. Se oni uzos Esp-on, ricevante iun pagon, tiam g^i havos
popularecon kaj allogon sufic^e granskale.
E>> C^u iu demandis de siaj amiko, parenco, kunlaboranto....
E>> (sufic^e informitaj pri Esperanto), kial ili ne imitas
E>> vin kaj ne dedic^as sian tempon por ellerni kaj apliki Esperanton?
> Apenau necesas demandi - la homoj ja mem vidas, kio estas
> Esperanto.
kaj pro tio ne lernas g^in, c^u?
> Krome che chiu informado oni konsciu, ke la probablo de eklernado
> en la unuopa kazo estas relative malgranda.
Memkompreneble kaj bedaurinde JES.
> Ja ne chiu shatas ghuste tion praktiki en sia vivo, kion faras
> Esperanto-parolantoj - ferioj en grupo, interretumado ktp.
Sed se ni pli intense, pli ofte, pli elokvente rakontos pri tiu c^i
granda plezuro (t.e. pri la nuna kaj nura aplikado de Esp-o).......
> Necesas baze informi tre vaste kaj pluinformi kaj varbi nur tiujn,
> kiuj reagas. Kaze, ke oni celas efike labori.
Necesas diri pri ebla (bedaurinde ankorau ne ekzistanta) aplikado de
Esperanto de turismemuloj, en internaciaj geedzigoj, de sportistoj
dum sportsj internaciaj konkuroj kaj internciaj teamoj, por adaptig^o
de enmigrintoj, de gastlaboristoj kaj en internaciaj laborbrigadoj, de
diversnaciaj samreligiuloj, por propedeutikaj celoj............
Niaj paroloj, ke la bug^eto de internaciaj organizaj^oj, kiuj pezas
miliondolare pro multaj tradukoj, tus^as neniun. Neniun tus^as ankau
niaj promesoj, ke uzado de Esperanto estas demokratia solvo de
multlingveco, c^ar oni estas informitaj, ke Esperanto estas "morta".
lingvo. Fakte la averag^a terlog^anto nenie vidis Esperanton labori,
servi simplajn homojn. Prave kiu ne servas estas senutila au ...morta.
> Afable
> Lu Wunsch-Rolshoven
> --
> http://www.EsperantoLand.org
> 5a NR - Novjara Renkontigho en Trier
> 26a de decembro 2006 ghis 7a de januaro 2007
> Kerna tempo de la 27a de dec. ghis la 3a de jan.
> http://www.esperantoland.org/nr
> Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
--
Best regards,
Esperuzo mailto:Esperuzo@...