De Aida Cizikaite, ILEI-estrarano pri konferencoj:
LANDO DE KRIZANTEMOJ ATENDAS VIN!
Vi sxatas ekkoni fermdajn landojn kaj kulturojn?
Vi preferas ligi esperantumadon kun aliaj impresoj?
Vin logas tio, kion Vi ne ankorau konas?
Ni havas bonan proponon por Vi -
la 40-a ILEI konferenco en Japanio konsitos el du partoj:
- La 11-14-an labora parto
- la 15-18-an ekskursa kaj kultura parto.
Japanio de proksime -
gxia kulturo malfermigxos tuj antau Viaj okuloj!
Dum la konferenco vi povos partopreni ne nur en prelegoj proponitaj de niaj
samideanoj kaj
invititaj gastoj, sed ankau gxui tre specialan kulturan programon, kiu helpos
pli bone ekkoni
Japanion de proksime. En la dua parto de la konferenco ni okazigos seminarijon
pri ikebano,
origamio, te-ceremonio, kimono, sorobano, kaligrafio.
Por dezirantoj konatigxi kun japana kuirarto, kiu nun estas tutmonde konata kiel
provizanta
sanigan mangxon, ni proponas bankedon (la 14an de augusto) en restoracio
"Nagorigxi". Dum gxi ni
gxuos specialajxojn de la japana kuirarto: oni servos mangxajxojn tute
japanstile kuiritajn,
spicitajn per tipa japanaj spicoj kiel sojsauco, misoo (fermentita sojfabo),
mirino (dolcxa sakeo)
kaj aliaj. Antau viaj okuloj estas mangxotableto por individuo kun bele
dekoracie surmetitaj
sasximi (kruda fisxo), tempura (frititaj langusto, fisxo, fungo kaj aliaj),
nimono (kuiritaj
radiklegomoj), sunomono (vinagritaj marproduktoj kaj kukumo au similaj), salato,
supo kaj rizo.
Menuo ankorau ne estas fiksita, tamen oni servos similajxojn kiel supre
menciitaj. Do, mem provu
japanan kuirajxon en japanstila cxambro. Certe estos pretaj pladoj por la
vegetaranoj kaj homoj
kun specialaj postuloj.
Vi estas invitataj partopreni ekskursojn al:
NIKKO (la 15-an de augusto, merkrede prezo: EUR 65,00) registrita kiel Monda
Kultura Heredajxo de
Unesko en 1999, estas konata kiel unu el la plej famaj vidindaj lokoj en
Japanio. GXi trovigxas en
la norda parto de Kanto regiono, cxirkau 100 kilometrojn de Ranzan. La plej
elstaraj monumentoj en
Nikko estas sxintoisma templo Futarasan-zinzya, la plej malnova konstruajxo tie,
sanktejo Tosxogu
konstruita en 1636 por apoteozi la unuan sxogunon Tokugawa Iejasu kaj
Rinnoizi-Templo. Ni vizitos
tiujn cxi tri konstruajxojn kaj certe altiros viajn okulojn Joumeimon-Pordego,
pompa kaj superba
konstruajxo ornamita per 500 gravurajxoj, nacia trezoro Dormanta Kato gravurita
sur la lintelo de
Tosxogu, kaj multaj aliaj kulturaj heredajxoj.
KAWAGOE (la 16-an de augusto, jxaude prezo: EUR 20,00) alinome Koedo (eta Edo*),
situas 30
kilometrojn nordokcidente de Tokio en la gubernio Saitama. La urbo konservas la
etoson de
Edo-periodo (17~19a jarcento) kaj trovigxas multaj temploj, malnovaj butikoj kaj
aliaj. Unu el la
vidindajxoj en la urbo estas ligna sonorilturo Tokino-kane, kiu origine
konstruigxis en la mezo de
la 17a jarcento. La nuna turo estis rekonstruita en 1894 tuj post la granda
burlego de la urbo.
*Edo estis la cxefurbo de Japanio inter 17-19a jarcento.
OGAWA (la 18-an de augusto, sabate prezo: EUR 21,00) la urbo jam longe estas
konata pro japana
tradicia papero wasxi. En Saitama Artmetia Centro, kiun ni vizitos, ni povas
vidi ecx memsperti se
vi volus la faradon de wasxi. Ni ankau gxuos ekspozicion de multaj, divesspecaj
japanaj tradiciaj
artmetiajxoj kaj ilin povas acxeti en la butiko flanke de la Artmetia Centro.
Piede TRA RANZAN (la 17-an de augusto, vendrede prezo: EUR 5,00) ni piediros ne
tra la urbocentro
sed aliflanken al la ravino Ranzan-keikoku, kie fluas la rivero Tukigawa.
Cxirkauata de arboj kaj
fresxa aero ni refresxigxos kaj gxuos naturon japanan. Poste papilian rezervejon
ni vizitos kaj
observos oomurasaki kaj densejon de japandevenaj arboj. Ni bonsxance povus vidi
tiujn papiliojn
flugadi cxar oomurasai flugadas nur inter la mezo de junio kaj augusto.
Rapidu aliGXi al la konferenco GXis La 1-a de maJo,
CXar por mendoj (atingontaj nin post) la 1- a de majo 2007
oni devas aldone pagi 40,00 EUR.
La 40-a Konferenco de ILEI en Ranzan (Japanio)
11-19 augusto 2007
VIRINOJ EN ESPERANTO-KULTURO
Informoj pri la konferenco, gxia programo, urbo, partoprenkondicxoj en
http://www.ilei.info/novajxoj/Ranzan.php
Reta aligxilo en http://www.ilei.info/konferenco/alighilo2007.php
Se vi havas demandojn proponojn au komentojn - sercxu virinon - Vi cxiam
estas bonvena skribi al:
Aida Cizikaite aidute@... (ILEI-estrarano pri konferencoj) kaj
Tieko Isikawa isksanjo@... (loka cxeforganizanto).
BONVENON!
----------------------------------------------
Radojica PETROVIC'
Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 C^ac^ak, Serbio
Tel. +381 32 371053, Fakso +381 32 342101
----------------------------------------------
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]