DEMANDO 1 de Aleksandro Galkin (Rusio/Germanio) - Uzado de la prepozicio JE
por datoj.
Cxu oni rajtas uzi la prepozicion JE en la senco "precize en tiu dato", kiel
oni faras tion por horoj?
RESPONDO.
Nenio malhelpas uzi la prepozicion JE por datoj, kvankam oni faras
tion relative malofte; ekzemple: "Mi venos je merkredo", "Mi venos je la 2-a
de februaro". Pli ofte oni uzas por datoj prepozicion kun konkreta signifo
(ekzemple, "en"): "Mi venos en merkredo", "Mi venos en la 2-a de februaro".
Kaj ecx pli ofte oni uzas por datoj la akuzativon: "Mi venos merkredon", "Mi
venos la 2-an de februaro". Resume: cxiuj tri rimedoj por indiki daton estas
permeseblaj.
Mallongigitaj esprimoj kiel "je la tria" (sen eksplicita indiko, cxu
temas pri tago aux horo), tamen, kutime uzigxas nur pri horo ("je la tria" =
"je la tria horo"). Tial oni evitu tian mallongigitan dirmanieron kun "je",
se temas pri tago de monato.
En la nomo de la Konsultejo
de la Akademio de Esperanto
Boris Kolker,
provizora direktoro.
La 6-an de majo 2007.
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]