DEMANDO 2 de Emerson Werneck (Brazilo) - Leksika fono de Esperanto.
Kiu estas la leksika fono de Esperanto? Cxu gxin konsistigas la latina kaj
latinidaj lingvoj aux ankaux gxermanaj, slavaj kaj la greka lingvoj?
RESPONDO.
La plej uzataj vortoradikoj eniris en Esperanton ne tiom el apartaj lingvoj,
kiom el la Euxropa internacia vortostoko. Tiu internacia vortostoko
manifestigxas por Esperanto kiel vortoradikoj, komunaj al la cxefaj fontoj
de Esperanto, kiuj estas (laux malkreskanta grado) la lingvoj franca, angla,
germana kaj rusa. Tio signifas, ke la plej uzataj vortoradikoj eniris en
Esperanton, se ili estis rekoneblaj por portantoj de kiel eble plej multaj
el tiuj kvar lingvoj. Cxar la angla lingvo kaj, en malpliaj gradoj, la rusa
kaj germana lingvoj enhavas amason da vortoj (oftaj kaj maloftaj)
latin(id)devenaj, la vortostoko de Esperanto aspektas en sia plej uzata
parto (laux malkreskanta grado) kiel latina kaj latinida, gxermana kaj
slava. Apartaj vortoradikoj (cxefe por signi lokajn realajxojn) eniras en
Esperanton el multaj aliaj Euxropaj kaj ne-Euxropaj lingvoj. La Esperanta
vortoradiko plej ofte estas mezigita formo de vortoj-modeloj, proksimaj laux
formo kaj semantiko, el la lingvofontoj de Esperanto.
En la nomo de la Konsultejo
de la Akademio de Esperanto
Boris Kolker,
provizora direktoro.
La 7-an de majo 2007.
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]