de: "Nicole Else" <nicole@...>
Pasintjare la universitato de Novsudkimrujo en Sidnejo (Australio)
kreis kurson por trejni Esperanto- instruistojn. Temis pri 6 monata
kurso (148 horoj). Tri esperantistoj cxestis la kurson. Dum parto de
la kurso ni cxeestis klasojn kune kun studentoj kiuj lernas instrui
aliajn lingvojn ol Esperanton, sed ankau estis klasoj nur por la
esperantistoj. Profesoro Daniel Kane instruis nin en esperanto. Ni
lernis instrui lau la komunikmetodo. La universitato ankau kreis
pasintjare 9 semajnan kurson por komencantoj kaj ni tri estontaj
esperanto instruistoj havis la eblecon ekzerci instrui al vera klaso
de komencantoj. Por ricevi la diplomon ankau necesis krei
instrumaterialojn por 20 hora esperanto kurso. Kun gxojo mi hodiau
ricevis mian diplomon.
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------