DEMANDO 3 de Hélène Ménissier (Francio) - Tro granda influo de la franca
lingvo
Tro multaj Esperantaj vortoj venas rekte el la franca lingvo. Mi scias, ke tio
estas historia problemo; sed, lau mi, nepras korekti tion.
RESPONDO
La Esperanta vortostoko malpli similas al la franca ol franclingvanoj ofte
supozas. Estas vero, ke gxi konsistas grandparte el latin(id)aj vortoradikoj,
cxar ili estas komunaj al la cxefaj fontoj de Esperanto (lingvoj franca, angla,
germana kaj rusa). Tamen ofte latin(id)a radiko eniras en Esperanton en la
formo, kiun gxi akiris en la rusa lingvo {sed ne en la franca aux angla). La
Esperanta vortostoko entenas ankaux konsiderindan kvanton da oftaj vortoradikoj
gxermanaj kaj slavaj. Cxar lastatempe multaj diversfakaj anglaj vortoj penetras
en aliajn lingvojn, parto el ili farigxas internaciaj kaj ekuzigxas ankaux en
Esperanto. Arbitre sxangxi la ekzistantan vortostokon de la vivanta lingvo estas
neeble. Sed kun disvastigxo de Esperanto ekster Euxropo, gxi enprenos vortojn
ankaux el ekstereuxropaj lingvoj. Per plena eluzo de la Esperanta vortfarado oni
povas limigi la rekte prenitajn vortojn.
Cetere, tiu cxi demando ne konformas al la celoj de la Konsultejo, kiu donu
konsilojn pri tio, kiel uzi la lingvon, kiel esprimi tion aux jenon, kiel diri
ion en gxusta maniero. Por gxeneralaj demandoj oni uzu la liston AdE-diskuto:
http://groups.yahoo.com/group/AdE-diskuto/
al kiu oni povas aligxi per sendo de malplena retletero laux la adreso:
AdE-diskuto-subscribe@yahoogroups.com .
-----------------------------------------
DEMANDO 4 de Vytautas Sxilas (Litovio) - Partopreni en kongreso aux kongreson?
Cxe kunmetitaj vortoj, kutime, la cxefa estas la dua komponanto (ekz., la radiko
"pren" en la kunmetajxo "pruntepreni"). PIV cxiujn, kiuj unteresigxas
pri vortuzo de "partopreni" el la vortnesto de transitiva "preni" sendas
al la vortnesto "parto". Tie ni ekscias, ke la kunmetajxo "partopreni"
estas netransitiva. PIV prezentas suficxe klaran ekzemplon: "partopreni en la
laboroj de ambaux komitatoj". Tamen en la praktiko oni uzas "partopreni en
kongreso" kaj "partopreni kongreson". Kiu uzo estas (pli) gxusta?
RESPONDO
Cxar "partopreni" origine signifis "preni (sian) parton", "partopreni en
kongreso" estas certe gxusta esprimo. En okazoj, kiam oni hezitas, kiun
prepozicion uzi, oni rajtas uzi malpli konkretan prepozicion "je" aux
akuzativon, se tio ne sxangxas la signifon de la esprimo, do ankaux
"partopreni kongreson" estas gxusta esprimo.
-------------------------------
DEMANDO 5 de Mark Haskell (Usono) - Vorto(j) por la angla `intelligence´
En la angla lingvo "intelligence" povas havi la signifon de "informo" aux
"sciigo". Do, kiun Esperantan vorton oni uzu por la esprimo "military
intelligence collection" aux "a matter of national intelligence" ktp?
RESPONDO
La angla vorto "intelligence" havas plurajn signifojn kaj ne estas
tradukebla per unusola Esperanta vorto. Ankaux du esprimoj, pri kiuj vi
demandas, povas havi diversajn tradukojn depende de kunteksto kaj stilo.
Ekzemple, jenaj tradukoj sxajnas esti adekvataj: 1. "military intelligence
collection" - "armea kolektado de (konfidencaj) informoj/sciajxoj"; aux
mallonge "armea informokolektado". 2. "a matter of national intelligence"
- "afero rilatanta al nacia/registara/nearmea kolektado de (konfidencaj)
informoj/sciajxoj"; aux mallonge "nearmea informokolektado"; eble ecx
"afero rilatanta al nacia sekureco".
En la nomo de la Konsultejo
de la Akademio de Esperanto
Boris Kolker,
provizora direktoro.
La 26-an de majo 2007.