de: "Nicole" <nicole@...>
Kara Renato,
Kun plezuro mi denove prelegis hodiau en la "University of Sydney". Cxi foje
mi prelegis en la klaso de D-ro Lesley Harbon al grupo de 25 estontaj
lingvoinstruistoj. Mia parolado dauris proksimume 45 minutojn. Mia prelego
konsistis el parolado kaj Powerpoint prezentado, do la studentoj spektis sur
granda ekrano bildojn, ekzemple kovrilojn de diversaj Esperanto revuoj, ktp.
Ili ankau spektis mallonge videobendon Mazi en Gondolando kaj auskutis
kanton el la kompaktdisko Urso-Kurso. Mi ankau respondis al kelkaj demandoj,
kiel kiamaniere Esperanto povas utili dum vojagxado. D-ro Harbon auskultis
kun granda intereso kaj jam esprimis intencon denove inviti min paroli
venontjare al alia grupo de estontaj lingvoinstruistoj.
Mi ricevis multajn gratulmesagxojn pro mia universitata instrudiplomo
de Uzbekistano, Italio, Grekio, Hungario, ktp.
Amike, Nicole
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------