Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Aperis “Internacia lingvo Esperanto. Plena lernolibro”   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3104 di 3929 |
En Moskvo cxe la eldonejo Impeto aperis nova prilaborita eldono de
la libro de Boris Kolker sub la titolo "Internacia lingvo Esperanto.
Plena lernolibro". Dum pli ol 30 jaroj gxi estas la plej populara
lernolibro por ruslingvanoj; per gxi lernis la lingvon dekmiloj da
homoj. La libro havis dramecan sorton:
http://www.liberafolio.org/2005/aperis/cenzurlibro .

Dum 20 jaroj gxi estis presata en multaj urboj de Sovet-Unio
duonoficiale kaj neoficiale. En la jaro 1992 gxin publikigis tre
prestigxa akademia eldonejo "Nauka". La antauxlasta versio de la
lernolibro estas legebla kaj elsxutebla en Interreto:
http://esperanto-mv.pp.ru/ESP/lernolibroj.html
Krome, per gxi lernas centoj da homoj en senpaga reta kurso:
http://groups.yahoo.com/group/esperanto-kurso/

La lernolibro estas samtempe elementa kaj meza kursoj; gxi entenas
multe da informaj materialoj pri Esperanto. La alia internacie fama
libro de Boris Kolker "Vojagxo en Esperanto-lando" estis verkita
kiel dauxrigo de tiu cxi lernolibro.

Kvankam tiu cxi lernolibro estas destinita por ruslingvanoj, gxiaj
tekstoj kaj ekzercoj povas esti interesaj kaj utilaj ankaux por
personoj, kiuj ne scias la rusan lingvon. La libro estas eldonita
tre bele kaj bindita fortike.

Personoj ekster Rusio povas mendi gxin kontraux nealta prezo en la
Moskva Esperanto-Centro:
http://esperanto.eu.ru/c/sh_tovar?tid=84844
cxe Mikaelo Chertilov per la retadresoj:
esperanto@... kaj mikaelo@... .


Kvankam la lernolibro estas destinita por ruslingvanoj, gxiaj
tekstoj kaj ekzercoj povas esti interesaj kaj utilaj ankaux por
personoj, kiuj ne scias la rusan lingvon. La libro estas eldonita
tre bele kaj bindita fortike.

Personoj ekster Rusio povas mendi gxin kontraux nealta kosto en la
Moskva Esperanto-Centro cxe Mikaelo Chertilov per la retadresoj:
esperanto@... kaj mikaelo@... .





Sab 9 Giu 2007 4:37 pm

b_kolker
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3104 di 3929 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

En Moskvo cxe la eldonejo Impeto aperis nova prilaborita eldono de la libro de Boris Kolker sub la titolo "Internacia lingvo Esperanto. Plena lernolibro". Dum...
Boris Kolker
b_kolker
Offline Invia email
9 Giu 2007
4:38 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?