Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Nov-tipaj Esperanto-ekzamenoj preparataj   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3105 di 3922 |
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 263
2007-06-23
==================================================================


NOVTIPAJ ESPERANTO-EKZAMENOJ PREPARATAJ

Konforme al la novaj lingvotestaj normoj de la Konsilio de Euxropo la
ekzamena laborgrupo de UEA kaj ILEI estas ellaboranta novan
ekzamensistemon, kiu ebligos al la esperantistaro trapasi
internaciajn ekzamenojn je tri niveloj A, B kaj C. La novtipajn
atestojn pri lingvokono pli kaj pli ofte jam postulas dungantoj kaj
edukinstitutoj ne nur en Euxropo sed ankaux en multaj aliaj landoj de
la mondo. La ekuzo de unueca normaro ankaux en Esperanto-ekzamenoj
ebligas taksi lingvajn lertojn laux samaj kriterioj en kaj ekster
Esperantujo, kompare kun ajna nacia lingvo. (Pli da informoj
trovigxas en la sekcio Referenckadro en www.edukado.net.)

La testado de la novtipaj ekzamenoj finigxos en tiu cxi jaro kaj la
nova ekzamensistemo povos ekfunkcii en 2008. En la unua periodo tiaj
ekzamenoj estos organizataj de du euxropaj centroj, kiuj poste
trejnos kaj rajtigos ekzamenantojn kaj organizos ekzamensesiojn
ankaux aliloke. La malnovaj ekzamenoj de UEA-ILEI dume plu estos
okazigataj laux la malnova strukturo, t.e. en du niveloj. Estas
konsilinde trapasi ilin, kiam oni bezonas atestilon por propra celo
aux nur ene de la movado.

Pri la Referenckadro, taksaj normoj kaj la novtipaj ekzamenoj okazos
prezentoj dum la Tago de Lernejo en la UK en Jokohamo. UEA kaj ILEI
alvokas siajn landajn asociojn kaj sekciojn akiri kaj studi la
brosxuron "La Komuna Euxropa Referenckadro", eldonita de UEA
cxi-jare, kaj laux gxi komenci adapti siajn enlandajn instru- kaj
ekzamensistemojn. Oni povas mendi la brosxuron cxe la Libroservo de
UEA aux elsxuti de edukado.net.

Por pliaj informoj kaj klarigoj oni kontaktu la vicprezidanton de
ILEI, Zsofia Korody, <esperanto-zentrum@...>.


* * * *



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------




Sab 23 Giu 2007 4:04 pm

renatocorsetti
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3105 di 3922 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

================================================================= GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 263 2007-06-23 ...
Renato Corsetti
renatocorsetti
Offline Invia email
23 Giu 2007
4:09 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?