Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Fino de la lerneja jaro 2006-07 en Instituto Zamenhof   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3113 di 3911 |



Fino de la lerneja jaro 2006-07 en Instituto Zamenhof
======================================================

Miris homo vizitanta Instituton Zamenhof :" chu oni jam ricevas novajn
gelernantojn en tiu chi lernejo ? Nur duonhoron mi sidas tie chi, sed pli ol
dek gepatroj petas lokon por siaj gefiloj. Nun finighas la lerneja jaro
2006-07, chu ne ? Kial oni ne povas atendi la ekon de la lerneja jaro en
septembro 2007 por tion fari ?". Tuj reagis alia instruisto. "Nur tion vi
vidas. Preskau chiun instruiston de la lernejo vizitas nun hejme gepatroj por
ke
iliaj gefiloj lernu en Instituto Zamenhof en venonta jaro; Ili ne volas atendi
ghis septembro, char ili pensas, ke ne plu estos loko por iliaj gefiloj".

Neniam estas reklamo pri Instituto Zamenhof (IZo) por allogi homojn al ghi.
Kiam instruisto faris tian proponon al la gvidantoj, tiuj chi respondis:"La
reklamon faros ne ni, sed gepatroj kontentaj pri la sukceso de siaj gefiloj
lernantaj en IZo. Kiom granda estas la sukceso, tiom multaj estos la gepatroj
senkonscie reklamantaj, char ili manifestos sian ghojon, laudante la
lernejon". Tion oni ne povis kompreni, sed nun....

Fine de la lerneja jaro 2005-06, jhurnalisto che radiostacio en Lome spontane
auskultigis :" Chu sukcesis cent procentoj de la kandidatoj por la fina
ekzameno ? Tion mi neniam audis en mia vivo,sed jen lernejo en la urbo jhus
atingis tion. Tiu lernejo havas nomon germandevenan, kiun nun mi prisilentas".
Tra la lando estis multa bruo pri tiu sukceso de IZo. Chiu klarigis siamaniere
tiun sukceson, neniam certighante, ke la gelernantoj mem tiel laboris. Chiuj
atendas la rezulton de la posta jaro.

Monatoj rapide pasis, kaj jen finighas la lerneja jaro 2006-07 kaj rezultoj
aperas. La unua koncernas shtatan ekzamenon de la gelernantoj de la kvara
klaso de mezgrada lernejo (CEG). Ghenerale la rezultoj estas ne bonaj tra la
tuta lando. Tamen tiu neboneco de rezultoj tute ne koncernas IZon, char el 31
kandidatoj sukcesis 26. Necesas tuj aldoni, ke unu lernantino pro nebona
sanstato ne la tutan jaron sekvis la kurson, sed shi spitis chiujn kaj
trapasis la ekzamenon kaj malsukcesis. Alia lernanto, kiu estas unu el la plej
bonaj de la klaso, malsukcesis. Chu pro malbona shanco au eraroj che
ekzamenantoj ? Esplorinda afero. Dume, necesas koni la rezultojn de la aliaj
klasoj de la lernejo.

La 28-an de junio kunsidis la geinstruistoj de IZo por analizi la rezultojn
jarfinajn.
- Elementa nivelo :
En la unua klaso sukcesis 15 gelernantoj el 22, t.e 68,18%. La procento de
sukceso en la dua klaso estas 70,58% kun 24 sukcesintoj el 34. Che la tria
klaso estas 65,62%, do 21 gelernantoj sukcesis el 32. La sukceso en la kvara
klaso atingis 69,57% kun 16 el 23, dum en la kvina klaso sukcesis 12 el 23,
do 52,17%.

- Meza nivelo
En la unua klaso sukcesis 36 gelernantoj el 53, t.e 67,92%, dum la dua klaso
atingis 65,22% kun 30 sukcesintoj el 46 gelernantoj. En la tria estas 49
gelernantoj kaj 27 sukcesis, t.e 55,10%. Fine, en la kvara klaso, kies 31
gelernantoj trapasis shtatan ekzamenon, 26 sukcesis je 83,87 %.

Kion oni povas rimarki, tio estas, ke la gelernantoj sukcesis pli che shtata
ekzameno ol che la enlerneja ekzameno. Tion oni povas kompreni tra la rezultoj
de provekzamenoj en la lerneja jaro. Instituto Zamenhof estas privata lernejo
kun celo ne komerca, sed sociala. Tial ghi rigore trejnas la gelernantojn,
ke ili mastru la lernobjektojn, tute ne timante perdon de "klientoj", kiujn
ghi ne havas ghis nun.. Multaj gepatroj konfirmas tion :"Dum la tuta jaro mi
sekvis mian filon, kaj rimarkis, ke li tute shanghighis kompare kun la pasinta
jaro, kiam li estis en alia lernejo. Tion atestas nun lia sukceso. Gratulojn
al la instruistoj kaj gvidantoj de Instituto Zamenhof. Pliajn sukcesojn vi
certe havos, se vi daurigas la laborojn en tiu chi maniero". Tiaj vortoj
audighis ankau la 6-an de julio, kiam tute fermighis la lerneja jaro 2006-07.

Kutime la fino de la lerneja jaro estas festa en Instituto Zamenhof. Tiel
okazis ankau en tiu chi jaro. Piedpilkludoj, dancoj, pikniko, sketchoj, ktp
konsistigis la programon de la festo.

Jam la 5-an de julio, matene, malgrau forta pluvo, gelernantoj kaj
geinstruistoj estis en la lernejo. Kelkajn minutojn poste ili vojis al la
sporta tereno, kie okazis la finalo de la matchoj inter du klasoj de la
lernejo. Tiam ludis la gelernantoj de la kvara klaso kontrau tiuj de la tria.
La unuaj gajnis per du goloj kontrau unu. Che la fino de la matcho gelernantoj
defiis instruistojn, ke ili gajnos la matchon de la posta tago, kiun ili
ludos kontrau la teamo de la instruistoj.

La 6-a de julio 2007 estis plena je programeroj de la festo. Jam en la mateno
la teamoj de la instruistoj kaj lernantoj estis pretaj. Okazis la matcho, dum
en IZo tondradis muziko. La teamo de instruistoj gajnis per tri goloj kontrau
du. Kiam post la matcho iuj iris hejmen por pretigi sin por la aliaj
programeroj, jen aliaj IZo-anoj estis en la lernejo dancante. Bolis la tuta
kvartalo, kie nur IZo tiutage organizis ion tian por ghojigi siajn
gelernantojn post nau monatoj da laboroj. Ne nur la gelernantoj partoprenis la
feston, sed ankau gepatroj kaj geinstruistoj.

Je 13a horo alvenis estraranoj de la asocio de gepatroj de gelernantoj. Chiuj
kunmanghis en etoso tre amika kun melodio tiucele elektita. Okazis ankau
paroladoj.
La Vic-prezidanto de la asocio de la gepatroj devis paroli. Sekvis poste du
instruistoj parttempaj de IZo. La respondeculo pri la elementa nivelo de IZo
aldonis vortojn. Pliaj venis de la pedagogia direktoro de IZo kaj de
instruisto de la elementa nivelo.
Laste intervenis la administranto de IZo, kiu transdonis la dankon de TIETo al
chiuj, antau ol deziri agrablajn feriojn al chiuj. En la interveno de chiuj
oni povis noti kontentecon pro la rezultoj de la ekzamenoj kaj precipe pro la
efikeco de la laboroj en IZo. Chiuj deziras, ke la laboroj pluiru tiel en
venontaj jaroj, ke Instituto Zamenhof chiam estu supre kun la unua rango. La
ghojo estis ne nur de la gepatroj kaj geinstruistoj, sed ankau de la
gelernantoj.

Sur la korto, en klaschambroj kaj sur balkonoj estis gelernantoj kun
manghajhoj kaj trinkajhoj. Oni manghas, oni dancas kaj oni trinkas. La pikniko
furoras. Tiam ne haltas la montriloj de la horloghoj. 15a horo jam estas kaj
aliaj programeroj sekvas.

Gelernantoj prezentis teatrajhetojn en franca kaj Esperanto, dum aliaj
interpretis kantojn. Diversaj ludoj okazis kaj gelernantoj gajnis premiojn. Tiuj
chi koncernis ne nur la ludojn, sed ankau la lernobjektojn, inter kiuj estas
ankau Esperanto.

Okazis la proklamadoj de la rezultoj kun la cheesto de gepatroj de
gelernantoj.En la elementa nivelo oni premiis la kvin plej bonajn gelernantojn
de chiu klaso. En la meza nivelo (CEG) du gelernantoj kun plej altaj notoj che
chiu lernobjekto ricevis premion. Poste ankau al la kvin gelernantoj plej bonaj
en chiu klaso oni donis premiojn. Tiel kajeroj, skribiloj, libroj, ktp estas
disdonitaj al gelernantoj. Certe, komence de la lerneja jaro 2007-08 la gepatroj
de tiuj gelernantoj ne plu bezonas acheti tiajn ilojn. Aliaj gelernantoj estas
stipendiataj kaj tiel, en la venonta lerneja jaro, ili ne pagos lernokotizon.
Tiel faras IZo por ke la gelernantoj pli diligentu. Je chirkau 18a horo de la 6a
de julio finighis la festo, sed komencighis la distribuado de la rezultkajeroj
de la ekzamenoj. Multaj nun ekferias, sed ne chiuj. Iuj lernantoj sekvos kursojn
en julio kaj augusto por altigi la nivelon de iuj siaj scioj. Instruistoj sekvas
pedagogiajn kursojn. Gepatroj venas al kursoj por le
rni kiel legi kaj skribi. Ankau E-kursoj diversgradaj okazas kun E-ekzamenoj.
En la somero estas ankau la okazo fari riparojn. Neniam silento regas en IZo!



Oferi sin, por ke la gelernantoj mastru la objektojn kaj tiel preparu sian
estontan vivon, gravas por IZo. Tial chi ghi jam antauvidas nombrojn de
gelernantoj de la venonta jaro.Che la elementa nivelo estas antauvido de 55
gelernantoj en la unua kaj dua klasoj, 63 en la tria kaj kvara klasoj, 40 en
la kvina klaso kaj 20 en la sesa klaso. Che la meza nivelo (CEG) la takso
estas 50 gelernantoj en la unua klaso, 52 en la dua, 50 en la tria kaj 30 en
la kvara.
Lau tiu taksado estos 360 gelernantoj en IZo dum la lerneja jaro 2007-08 sen
aldonaj klaschambroj. IZo ege bezonas pliajn klaschambrojn por la elementa
nivelo, char meti gelernantojn de du klasoj en sama chambro, kiel IZo faras
ghis nun, malfaciligas la laboron. Klopodoj estas farataj por havi novajn
klaschambrojn, kio altigos la nombron de gelernantoj, char IZo akceptos pliajn
infanojn de la kvartalo, kiuj ghis nun ne trovas lokon en ghi pro manko de
klaschambroj.









*********************************************
<<Ne Chesu, ne chesu>> en kor' al ni sonas.
<<Obstine antauen ! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos>>
Zamenhof
*********************************************
La vero chiam verdiktas.
*********************************************
GBEGLO Koffi, B. P. 13169, Lome, TOGOLANDO
TEL:
- Hejme :(228) 227 21 17
- Oficejo (IZo): (228) 227 51 64
(228) 271 47 12
(228) 27115 57
-Posxtelefono :(228) 928 16 26
E-posxto : esp.togo@...
_____________________________________________________
Dokumentojn alkrochitajn (ATTACHMENT) mi ne povas
malfermi.Tial chi, tiajn ne sendu al mi.
Prefere diru chion en la mesagho mem.
_____________________________________________________



--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG.
Version: 7.5.476 / Virus Database: 269.10.4/896 - Release Date: 11/07/2007






Mer 11 Lu 2007 8:13 pm

esp_togo
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3113 di 3911 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Fino de la lerneja jaro 2006-07 en Instituto Zamenhof ====================================================== Miris homo vizitanta Instituton Zamenhof :" chu...
GBEGLO Koffi
esp_togo
Offline Invia email
11 Lu 2007
8:13 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?