Mi ne scias ^cu tiu informo utilas au interesas al iu...
Oni povas vidi ^gin ankau ^ce www.esperanto-sv.co.nr (en la sekcio pri
nova^joj) dum kelkaj semajnoj.
---------- Forwarded message ----------
From: Eduardo Adam Navas Lpez <aliamondano@...>
Date: 28-jul-2007 0:40
Subject: Novajxo 27.07.2007 - Raporteto pri la finigxo de la esperanto-kurso
To: salvadora diskutlisto <esperanto-sv@googlegroups.com>
Cc: boris.legault@...
27.07.2007 Raporteto pri la unua esperanto-kurso en Salvadoro
Fini^gis jam la unua esperanto-kurso en Salvadoro.
Oni povas vidi kelkajn filmetojn ^ci tie [www.esperanto-sv.co.nr], en nia
sekcio pri filmetoj. Ankau alireblas kelkaj fotoj pri ni, ^ci tie [
http://picasaweb.google.co.uk/esperanto.salvadoro/], en nia gugla fotalbumo.
Certe mi havis grandajn atendita^jojn kiam mi komencis organizi tiun kurson
antau pluraj monatoj... memkompreneble ili ne plenumi^gis same kiel mi
deziris. Tamen, ^cio venas iom post iom, kaj e^c tiel oni povas diri ke iu ajn
farita pa^so estas bonvena kaj esperiga.
Pro tio ke mi ne havas grandan spertegon pri instruado, mi eraris kelkfoje
dum lecionoj kaj mi ne elektis la plej ^gustajn manierojn klarigi aferojn
foje, sed ja mi povas certigi ke mi agis tiel bone kiel eble (lau la faktaj
kondi^coj). Humile mi akceptas ke mi bezonas lerni multon pri instruado (kaj
ankorau lerni iom pri la lingvo mem, precipe rilate al vortoprovizo).
La kurso estis tre baza, kvankam mi provis instrui plurajn aferojn pri
gramatiko kiujn oni ofte ne lernas en baza kurso (tio cele al plibonigi la
lingvonivelon jam de la komenco de lernado ^ci tie en mia lando). Bedaurinde
mankis sufi^ca tempo por instrui iom pli profunde pri kunmetado (ja atingis
mi klarigi enkondukon al vortfarado). En venonta kunveno mi instruos tiujn
aferojn.
Alia afero kiu mankis en ^ci tiu kurso estis vera ekzameno kiu provu
lingvokonojn de la lernantoj. Mi devas konfesi ke mi ne kura^gis verki
ekzamenon kvankam mi legis kelkajn ekzemplojn (precipe tiuj kiuj enestas en
Edukado.net <http://edukado.net/>)... mankis al mi ankau tempo por vere
konsideri verki unu au du ekzemenetojn.
Alia flanko de la instruado en mia lando estas la ^generala mallerteco pri
interreto kaj novaj ret-teknika^joj (kiel dissendolistoj, retotaglibroj,
ktp). Tio malhelpis preskau ^ciujn lernantojn profiti la servojn kiujn mi
disponigis por la kurso (unu el la kursanoj, la plej konstanta, havas nek
hejman retaliron nek komputilon kaj lia familia ekonomia situacio estis ^ciam
tre malfacila).
Granda problemo kiun mi trovis instruante, estas la libro kiun mi elektis
kiel gvidilon (*Esperanto. Curso del Idioma Internacional*, far Miguel
GUTIRREZ ADRIZ). Kvankam ^gi havas bonan stilon (kiu logis min multe) kaj
estas belaspekta kaj estas ^sajne bone aran^gita, certe la lingvonivelo kiun
prezentas estas ja malalta kaj plurfoje mal^gusta. Krom tio, ^gi enhavas
plurajn malagrablajn lingvoerarojn... kiuj nur disvastigas la hispanian
parolmanieron kiu multfoje estas mal^gusta miaopinie. Ja MIA estis la kulpo
ne kontroli zorgege la materialon kiun mi decidis uzi antau la komenco de la
kurso (kiam mi konsciis pri tiu problemo jam estis tro malfrue kaj mi devis
verki kromajn lernomaterialojn por plibonigi la nivelon). De nun, mi detale
esploros kaj kontrolos ^cu la disponeblaj materialoj ^gustas au ne sufi^ce
^gustas por instruado (^car ne ^ciuj ^gustas tute... kelkaj fakte estas ege
evitindaj miaopinie, aliaj estas uzindaj post korektado)... espereble iu
^gustos.
Nu, malgrau miaj penoj, la sukceso de la instruado ankau forte dependas de
lernanto (kaj de lokaj kondi^coj). Mi povas diri ke nur unu el la lernantoj
(kiuj fine estis nur tri) kapablas kompreni la parolatan lingvon (evidente
li ankorau devas akiri pli ampleksan vortoprovizon por paroli flue). Lia
bona stilo paroli kompreneble venos el legado kaj ne nur de lecionoj.
Alia lernanto ^sajnis ^ciam tre diligenta (estas tiu kiu ne havas komputilon),
sed pro manko da eblo praktiki siahejme dum la semajno (pro cerba malsano,
li ne povas labori normale, kaj estas tuttempa vartisto de siaj malpli a^gaj
fratoj kaj de si mem), kiam venis al lecionoj li ofte ne plu memoris kelkajn
vortojn k lingva^jojn...
La alia, plurfoje ne ^ceestis la lecionojn precipe pro la universitato
(ekzamenoj, taskoj, ktp). Li do ne kapablas kompreni e^c simplajn frazojn.
Tio ^ciam surprizis min multe, ^car supoze li komprenis... tamen strange ne.
^Ciam li asertis "mi komprenas", kaj mi kredis, sed li strange miksas
italecan prononcon (kvazau li volas ke esperanto sonu kiel la itala, la
angla au la germana kaj subkonscie ne volas akcepti al veron). Tiun fortegan
lian emon bedaurinde mi ne atingis forigi (vere estis la plej stranga afero
kiun mi vidis iam ajn).
Aliflanke, la helpo kiun mi ricevis de instancoj de mia universitato (UCA),
konsistis en disponigo de la klas^cambro [
http://es.youtube.com/watch?v=w94JvmuSqvU] kaj en kelkaj fotokopioj de la
libro kiun mi uzis kiel bazan materialon. Tial la kurso estis senkosta
(kvankam mi mem devis enspezi iom da mono). Tamen por daure ricevi tian
helpon (t.e. por venonta kurso tie), partoprenantoj plejparte devos esti
studentoj de tiu universitato (ili ne multe ^satis la fakton ke el la tri
kursanoj nur unu estas de mia sama universitato)... kaj mi ne povas certigi
ke tio okazos tiel. Alia problemo, estas ke se mi ricevos tiun helpon
(pruntedonon de klas^cambro kaj kelkajn fotokopiojn), mi ne povas peti monon
enspezotan por aliaj aferoj... Estas malbonaj kondi^coj, precipe finance (t.e.
mi ne volas ri^ci^gi per esperanto-instruado, sed foje oni bezonas iom da
disponebla komuna mono por kelkaj aferoj).
Nu, malgrau ^cio, la kurso fini^gis bone. Kaj junulino de la nacia
universitato diris al mi ke kelkaj kunlernantoj siaj volas lerni esperanton
kaj ke venonta kurso povas okazi en la nacia universitato.
Krome, bonkore la Sinjorino Mila van der
HORST-KOLINSKA<http://eo.wikipedia.org/wiki/Mila_van_der_Horst-Koli%C5%84ska>el
Pollando/Nederlando, sendis al mi, multan materialon por gvidi rektan
kurson per cseh-metodo <http://eo.wikipedia.org/wiki/Cseh-metodo>. Mi
volonte tralegos la materialon kiam mi havos sufi^can liberan tempon.
Espereble estos tia la venonta kurso.
La 27an de julio 2007
Amike kaj alimondisme
Eduardo NAVAS (instruinto)
-
persone: aliamondano@...
http://aliamondano.livejournal.com
-
movade: esperanto.salvadoro@...
www.esperanto-sv.co.nr
-
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]