From: "Hokan LUNDBERG" <hokan@...>
Saluton!
Hierau komencighis Eo-kurso en la universitato de
Stokholmo. Ch 30 homoj alighis al la kurso kiu
okazos dum du semestroj kiel vespera kurso.
(Kelkaj partoprenos nur la enkondukan kurson.) Entute estos kvar subkursoj:
1. Enkonduko al Eo (7,5 p)
2. Interlingvistiko kaj konstruitaj lingvoj (7,5
p) - instruos Hartmut Traunmüller
3. Profundigho en Eo (11 p)
4. Pri la kulturo k movado de Eo (4 p)
Dum la enkonduka kurso ni planas multe uzi
lernu.net kaj retbazitan eduksistemon de la
universitato kiu nomighas Mondo (iom modifita
versio de
<http://sakaiproject.org/>http://sakaiproject.org/
). Meze de oktobro ni scios la rezultojn de tiu provo kaj skribos denove.
-------------------------
Semajnfine okazis, ankau en la Stokholma
universitato, plankunsido de projekto kiu celas
krei gramatikkontrolilon por Eo. En agrabla etoso
la projektestro Eckhard Bick (lingvisto kaj
esperantisto) profesie instruis pri "Constraint
Grammar" kaj rilataj aferoj. Tagordo kaj listo de
partoprenantoj videblas che
<http://vikio.ikso.net/Projektoj/GramatikKontrolilo/Kunsido1>http://vikio.ikso.n\
et/Projektoj/GramatikKontrolilo/Kunsido1
. Lauplane la projekto komencighos en novembro
kaj unuaj testeblaj rezultoj estos espereble pretaj junie 2008.
Raporte k amike,
Sonja k Hokan
----------------------------------------------------------------
Renato Corsetti (Korseti), Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato.corsetti@...>
----------------------------------------------------------------