Informo aperinta en la kongresa numero de "Esperanto"
INTERNACIAJ EKZAMENOJ
Cxi-jare en Jokohamo al la elementa nivelo de la Internaciaj ekzamenoj de
ILEI/UEA aligxis nur tri personoj kaj ecx ne unu al la meza nivelo. Tio
estas bedauxrinda fakto, tiom pli ke neniu japano el milo da japanaj
kongresanoj uzis la unikan eblon ricevi internacian diplomon. Kiel tute
matura lingvoreganto montris sin la nederlanda oficisto Rudi Koot. La rusia
lingvoinstruistino Olga Muranova, kiu finis retan kurson antaux du kaj duona
jaroj, montris firmajn lingvokonojn kaj bonan informitecon pri la vivo de la
Esperanta komunumo. La ekzamenantoj ricevis grandan plezuron, auxskultante
suficxe liberan kaj klaran paroladon de la itala miraklo, studentino de la
lasta klaso de liceo Marta Giammattei, kiu eklernis Esperanton nur nelonge
antaux la vojagxo al la Kongreso. Gratulon al la fresxbakitaj diplomitoj kaj
al iliaj instruintoj! Espereble, la ekzamenaj sesioj en la sekvantaj
Universalaj Kongresoj altiros pli da partoprenantoj.
Boris Kolker