Banjaluka Universitato
kaj
Asocio Internacia de la Sciencoj el Banja Luka
organizas de la 7-a gxis la 9-a de decembro 2007
Sciencan Sesion pri la kadra temo
Signifo kaj rolo de la scienco en la moderna mondo
Limdatoj
La 30-a de septembro estas la limdato, gxis kiam
oni devas sendi la resumon de la laborajxo.
La 18-a de novembro 2007 estas la limdato, gxis
kiu oni devas sendi la laborajxon en la fina
formo, se oni deziras publikigon de gxi. La
laborajxo estu skribita aux en iu el naciaj
lingvoj aux en Esperanto aux en la angla aux en
la germana lingvo. Se oni volas nur prelegi, ni
petas pri la sendado de la titolo de la libera
prelego por la planado de la detala prelegprogramo.
Redaktad-kondicxoj
* Gxeneralaj kondicxoj:
Kontribuajxoj estu redaktitaj per la programo "Microsoft Word".
La tuta laborajxo uzu la tiparon "Times New
Roman", litergrandecon 12, linispacojn de unu
linio, ambauxflankan gxisrandigon.
Nombro de la pagxoj: 4–10.
Kompostaj randoj:
- Unua pagxo: supre 50 mm, maldekstre 30 mm, malsupre kaj
dekstre 25 mm.
- Aliaj pagxoj: maldesktre 30 mm, supre, malsupre, desktre 25
mm.
La grandeco de la pagxoj estu A4.
2. La titolo de la laborajxo: Times New Roman,
grasa (bold), grandeco 14, linispaco 1,5 pt, tutmajuskla, centrita.
* Nomo kaj antauxnomo de la auxtoro(j):
grandeco 12, grasa, centrigita, linispaco 1,5
pt.) – je du linioj distance de ero 2.
* Nomo de institucio de la auxtoro(j):
grandeco 12, normala, centrigita, linispaco 1,5
pt.) – je unu linio distance de ero 3.
* Resumo (grandeco 12, grasa) – je du linioj
distance de ero 4.: La teksto de la resumo estu
skribita laux jenaj kondicxoj: normala,
gxisranda, spaco 1,5 pt., grandeco 12, redaktita
en iu fremda lingvo aux en Esperanto (alia lingvo
ol la plena teksto) kaj ampleksu 100 – 150 vortojn.
* La enhavo de la laborajxo – je distanco de du linioj de ero 5:
* • La laborajxo estu redaktita per grandeco
12, linispaco 1 pt., gxisranda, normala.
• La paragrafojn, inkluzive la titolojn de la
paragrafoj, komenci je la distanco de unu
tabulatora salto (1,27 cm) de la maldekstra rando de la teksto-bloko.
• Referencaj numeroj (ekz. de ekvacioj) estu
numerataj simple per (1), (2), … je la dekstra flanko de la respektiva linio.
• La bildoj estu numerataj sube pere de arabaj ciferoj, ekz:
Bildo. 1 (grandeco 12, centra, normala)
• Bibliografiaj referencoj estu skribitaj en rektaj (ortaj) krampoj [1].
* Referencaj bibliografiaj notoj aperu je la
fino de la laborajxo. Grandeco 12, grase, centrite:
[1] Auxtoro(j), titolo (kursive), eldonejo, jaro, pagxoj.
Noto: Oni publikigos nur la laborajxojn, kiuj
respektas la redaktadkondicxojn kaj la limdaton indikitajn.
Gxeneralaj informoj
* La laborajxoj en la fina formo estu
sendataj pere de ret-posxto kiel dokumento
(*.doc), al la indikataj adresoj de la internacia sekcio;
* Dum la sesio oni prezentos la laborajxojn parole;
* Aparataro uzebla: komputilo kun videoprojekciilo, folio-projekciilo.
La detalan programon kun la prelegtitoloj kaj la
sinsekvo de la prelegoj vi trovos ekde la 15-a de
septembro en la retpa ejo de AIS aux en la
retpagxejo de AIS-BA (www.ais-ba.org) aux surloke
en la dokumentujo de la scienca sesio.
Partoprenkondicxoj
La partoprenkotizo estas 40 KM (20 euxroj) /persono kaj rajtigas je:
* Publikigo de la laborajxoj en la volumo de la Sesio;
* Dokumentujo de la Sesio.
Eksterlandanoj pagos tiun sumon surloke en Banja Luka.
Ni elkore invitas kaj atendas vin en Banja Luka!
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<
renato.corsetti@...>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~