Estimata Samideano,
Kun intereso mi legis vian intencon malfermi supran E-instituton en via lando,
kaj via projekto estas ambicia; mi bondeziras sukcesegon en via agado.
Tamen mi ne bone vidas kiamaniere mi povus konkrete helpi vin. Pro tio mi
sendas kopion al diskutlisto de e-instruantoj, kiuj eble povus konsili vin pri
via programo.
Sincere va,
Germain Pirlot
----- Original Message -----
From: Sipuinfo Infosipu
To: gepir.apro@...
Sent: Thursday, October 11, 2007 2:02 PM
Subject: Necesego kaj urgheco de malfermo de E-INSTITUTO de SIPU en Burundio
Karega kaj tre respektinda Germain Pirlot;
La SIPU(Societo Internacia por Paco Universala) bondeziras malfermi supran E-
instituton en Burundio antaux Novembro 2007, pro tio la SIPU deziras la
organizan programon pri instruadoj por:
1) Esperanto pri la komunikado;
2) La akademia esperanto;
3) La vojagxa kaj turisma esperanto;
4) Esperanto pri la jxurnalismo;
5) Esperanto pri komerco kaj aferoj;
6) La teknologia kaj mehxanika esperanto;
7) Religia kaj eklezia esperanto;
8) Politika kaj administrada esperanto;
9) Instruada esperanto;
10) Literatura esperanto;
12) Militistara kaj policara esperanto;
13) Media esperanto;
14) Esperanto pri bredado kaj agrikulturo;
15) Esperanto pri esplorado kaj scienco;
16) Sanitara esperanto;
17) Jura esperanto;
18 Arta esperanto;
19) Ekonomika kaj banka esperanto;
20) Diplomatika esperanto;
21) Informatika esperanto;
22) Aeronauhtika esperanto.
Tiam ni deziras ke tiu cxi instituto sekvas tiun programon , se vi
jugxas ke tiu programo estas tauxga vi povas subteni aux sugesti aliajn.
Via s-ano Nimubona frederiko
Prezidanto de SIPU.
------------------------------------------------------------------------------
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.5.488 / Virus Database: 269.14.8/1064 - Release Date: 11/10/07
15:09
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]