Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
edukado.net - nova KATALOGero   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3160 di 3930 |
de: redaktanto@...


>La redaktoro de edukado.net informas vin, ke
>aldonigxis nova ero al la pagxaro. Jen estas kelkaj informoj pri gxi:
>
> Sekcio: Katalogo
> Titolo: Rusoj loghas en Rusujo
> Verkisto: LÖWENSTEIN, Anna (red)
> Tipo: Eseo - studoj
> Nivelo:
>
>Vidu la lernilon en la pagxaro: http://www.edukado.net/katalogo/19416
Rusoj logxas en Rusujo
<http://www.edukado.net//pagina/katalogo/146/>< Reen al la listo
Verkisto: LÖWENSTEIN, Anna (red)
Subtitolo: Landonomoj en Esperanto
Eldonejo: FEI, 2007
Akireblo: Acxetebla
Tipo de instruilo: Eseo - studoj
Lingvo(j): esperanto

Enhavo:
Antauxparolo: Estas malfacile helpi Zamenhof-on. Renato Corsetti 1
Kial mi favoras –ujo – Anna Löwenstein 4
El nepublikigita koresponda o de LLZ – Paul Gubbins 10
La landnoma sufikso -ujo en instruado - Bertilo Wennergren 13
Nefikcie el la vivo de japana esperantisto - Tacuo Hu imoto 23
Reago al Pasxo al Unueco de Nia Landnomaro de
d-ro A. Albault - Edwin de Kock 26
Io en ujo – Blazio Vaha 31
Pri landnomoj – M.C. Butler 32
Nia fundamente perfekta lingvo - Brunetto Casini 47
« La rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en
Germanujo. » Francisko Simonnet 48
Kamikazoj logxas en Kamikazujo! - Petro Desmet' 56
-i- minacas la kernan strukturon de Esperanto Rudolf Fischer 58
-ujo: finajxo plej bela - Jorge Camacho 62
Ni metu -ion en la ujon! - Marcel Leereveld 63
Francujo trovas lokon en mia koro - Fra Gaeta 64
Esperanto, lingvo de paco kaj toleremo - Franciska Toubale 65
La Esperantaj landnomoj tamen kontentigaj - Edwin de Kock 66
Tankae pri uj - Tacuo Hu imoto 72
Instrui la landonomojn - Anna Löwenstein 74
Landonomoj en Esperanto: instrumaterialo por la Cseh-kurso Anna Löwenstein 78
Mi havis songxon - Luigxi Rokamoricxe 82
Kiu estas pli facila? : lingvo-ekzerco 83
Ujo- kaj io-formoj por la nomoj de regionoj.
Ekzemplo: La nomoj de la federaciaj landoj en Germanujo Rudolf Fischer 85
Listo de landoj kaj landanoj - kompilis Bertilo Wennergren 89
Promeso 94

Ekstera formato:
Mezuro: 15 x 20,5 cm
Pa nombro: 95
Koloreco: Nigra-blanka
Ilustrajxoj: Neniu
Legebleco: Tre bona
Kunligmaniero: Bindita
Gxenerala aspekto: Alloga

„La longa historio de Esperanto montras, ke estas
ekstreme facile malfaciligi Esperanton kaj ege
malfacile plibonigi gxin. „ (R. Corsetti skribis
en la Antauxparolo de la libro).

La maldika kolekto de artikoloj, plendantaj por
la uzo de la landonom-indika sufikso UJ estas
redaktita de Anna Löwenstein, anglino logxanta en
ItalUJo. Sxi sukcesis instigi dudekon da
esperantistoj, konatajn kaj praktikajn uzantojn
de la lingvo, esprimi siajn (pozitivajn)
starpunktojn rilate al la uzo de Ujo, sekve
kontrauxe al la uzo de la pli kaj pli disvastigxanta IO.
Responde al la invito la auxtoroj sendis
diverstilajn kontribuojn: eseojn, studojn,
poemojn kaj konfesojn, argumentadojn kaj
konsilojn, songxojn kaj imagitajn dialogojn,
amplekse variajn de 3 linioj gxis 15-pagxoj.
La legantoj de la libreto povas ekkoni objektive
lingvistikajn kaj emociplene personajn
argumentojn pri la temo. Bertilo kompilis liston
pri la Ujo-landnomoj kaj ties logxantoj, Anna
dividas siajn instruistajn spertojn rilate al la temo.
Cxar Zamenhof kreis la landonomsistemon ne
perfekta, ne unueca, la konsekvencoj estas konfuzigxo, diskutoj kaj disputoj.
Fine de la libreto de Anna Löwenstein trovi as la
PROMESO (laux la Zamenhofa modelo):

Mi, subskribita, promesas ekuzi la fina ojn –ujo
en landnomoj, se estos montrita, ke kvin mil
personoj donis publike tian saman promeson..
Vian promeson vi povas loki cxe
<http://www.bonalingvo.it/promesoj>www.bonalingvo.it/promesoj

Se vi estas malferma por konvinkigxi pri
„UJo-ismo” legu la libreton. Sed se vi preferas
uzi kaj instrui la IO-formajn landnomojn ankaux
tiukaze povus esti interese ekscii pri la argumentoj de la alia partio.
Nia pagxaro, por ne perdi la membrojn de nek unu
nek de la alia grupo, alterne uzas la du formojn
gxis la fina unueco kaj decido por unu aux la alia solvo.
Ni cxiuj scivoleme atendas vian opinion pri la
libro, kiun vi povas lasi en la
<http://www.edukado.net/pagina/Eduka+Forumo/158//>Eduka
Forumo cxe la koncerna temo. (Por uzi la forumon
vi devas <http://www.edukado.net/pagina/Ensalutu/183/>ensaluti).



~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato.corsetti@...>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~




Ven 12 Ott 2007 1:00 pm

renato.corsetti@...
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3160 di 3930 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

de: redaktanto@... ... Rusoj logxas en Rusujo <http://www.edukado.net//pagina/katalogo/146/>< Reen al la listo Verkisto: LÖWENSTEIN, Anna (red) ...
Renato Corsetti
renato.corsetti@...
Invia email
12 Ott 2007
1:00 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?