La Nederlanda ILEI-Sekcio, NGGE, okazigis la 6-an de oktobro 2007 sian jam
tradician Studotagon.
Cxijare la temo estis 'Azia uzo de Esperanto' kaj kiel cxefpreleganto estis
S-ino Kimie Markarian, japandevena Esperantisto el Britio. Ankaw parolis pri
siaj spertoj kiel lernanto S-ino Wosik Schutijser, koredevena kaj nun
logxanta en Nederlando.
En la posttagmezo estis forumo, kiam la NGGE-Prezidanto, Rob Moerbeek,
prezentis frazojn kun eraroj, kiujn li awdis dum diversaj E-arangxoj. La
cxeestantoj povis formuli la frazon en sia gxusta formo kaj estis
priparolitaj la gramatikeroj ligitaj al la eraro farita.
La Studotago okazis en la sidejo de la Internacia Esperanto-Instituto.
Atilio ORELLANA ROJAS
NGGE-Sekretario