Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Doktorigxo en Amsterdam   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3163 di 3926 |
de: "Atilio Orellana Rojas" <iei001@...>

Doktorigo pri Esperanto

Doktorigis en la Universitato de Amsterdamo la iama estrarano de
Esperanto Nederland kaj de Internacia Esperanto-Instituto (IEI), Wim
Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto en tiu sama universitato.

Por atingi tiun ci rezulton Jansen faris esploron pri vortordaj
aspektoj troveblaj en la nuntempa, jurnalismeca lingvajo kaj
publikigis pri tio disertacion, kiun li sukcese defendis la 2-an de
oktobro. La doktorigaj akompanantoj estis la profesoroj Hengeveld
(por la generallingvistika parto) kaj Van Oostendorp (por la
generallingvistika kaj por la esperantologia aspektoj). En la
doktoriga komisiono sidis i.a. prof. Haase de la Universitato de
Bamberg, Germanio. La ceremonion ceestis pluraj konataj esperantistoj
el Nederlando kaj ekstere.

La 283-paga disertacio estas verkita en la nederlanda lingvo kaj
proponas resumojn en la angla, Esperanta kaj germana lingvoj. Temas
pri la dua disertacio pri Esperanton rilatanta temo defendita en
nederlanda universitato ene de unu jaro (post Marcus Sikosek,
doktoriginta en novembro 2006 post esploro pri la historio de UEA),
sed pri la unua disertacio post 1947(!), kiu rekte koncernas la
lingvon mem. Estas antauvideble, ke la Universitato de Amsterdamo
baldau nomumos Jansen plenrajta speciala profesoro en la katedro,
kiun li de 2004 okupas en la nomo de IEI.

La teksto de la disertacio estas libroforme acetebla ce IEI kontraw EUR 25,20.

Informis

Atilio Orellana Rojas
<mailto:iei001%40tiscali.nl>iei001@...



~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato.corsetti@...>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~




Mer 17 Ott 2007 1:42 pm

renato.corsetti@...
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3163 di 3926 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

de: "Atilio Orellana Rojas" <iei001@...> Doktorigo pri Esperanto Doktorigis en la Universitato de Amsterdamo la iama estrarano de Esperanto Nederland...
Renato Corsetti
renato.corsetti@...
Invia email
17 Ott 2007
1:43 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?