Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Gią Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Mi serc^as kelkajn volontulojn   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3180 di 3930 |
Hodiau^, mi lernis ke post unu semajno, mi havos okazon prezenti
Esperanton al klaso pri pedagogio, c^e mia universitato. La studantoj
sekvas doktoran au^ majstran studprogramon en lingvoj, c^efe la francan
kaj germanan. Foje ankau^ en lingvistiko. Post ricevi tiun diplomon,
ili plejparte instruos literaturon au^ lingvistikon en usonaj
universitatoj. Sed jam nun, ili instruas lingvojn al komencantoj en
nia universitato. Do, komenca pedogogia klaso havas celon plibonigi la
nunan instruadon kaj doni bazon por postaj, pli profundaj pedagogiaj
studoj.

Mi deziras fari ion surprizan kaj atento-kaptan por la studantoj, kiam
mi prezentos. Post kelkaj klerigoj, mi deziras doni al c^iu studanto
retmesag^on kun ties nomo, verkita de Esperantisto de alia lando. Tio
ne estas unika ideo inter ni, sed mi fidas ke estos tute nova sperto
por la studantoj. Mi imagas mesag^on de du-tri frazoj, kiu rakontos
ion interesan pri Esperanto en la vivo de la skribanto.

Mi serc^as volontulojn, kiuj pretus skribi unu retmesag^on dum la
venonta semajno. Bonvolu sendi mesag^on al mi (ne al la listo), se vi
pretas helpi min tiel. Mi esperas havi liston de la nomoj de la
studantoj post morgau^. Mi sendos nomon kaj modelan mesag^on al tiuj
el vi, kiuj kontaktos min por helpi. Poste, mi ricevos viajn
mesag^ojn, presos kaj disdonos ilin al la studantoj dum la klaso.

Komentoj kaj sugestoj pri mia prezentado estas bonvenaj, kaj eble
stimulus diskuteton en tiu c^i listo.

Dankon,

Derek

Derek Roff
Language Learning Center
Ortega Hall 129, MSC03-2100
University of New Mexico
Albuquerque, NM 87131-0001
505/277-7368, fax 505/277-3885
Internet: derek@...




Mer 7 Nov 2007 11:40 pm

derekroff
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3180 di 3930 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Hodiau^, mi lernis ke post unu semajno, mi havos okazon prezenti Esperanton al klaso pri pedagogio, c^e mia universitato. La studantoj sekvas doktoran au^...
Derek Roff
derekroff
Offline Invia email
7 Nov 2007
11:40 pm

Saluton, mi volonte helpas al vi. Martin (Meksiko au Germanio lau via prefero). Mia persona retadreso: Esperantst (x) gmail.com ... [Sono state eliminare la...
Martin Schäffer
esperantogrupoj@...
Invia email
7 Nov 2007
11:44 pm

Ankał mi deziras helpi. Jen mia adreso Luisa Madella el Parma, Italujo Mia persona retadreso: silkovojo@... ... From : e-ins@yahoogroups.com To...
pianetaurano@...
Invia email
8 Nov 2007
6:23 am

Kara Derek, ... Interesa aliro, kiu povas pruvi per konkreta kaj persaona fakto la uzatecon de Esperanto. Persone, mi pretas mem kontribui per mesag^o lau^ via...
Mauro La Torre
latorremau
Offline Invia email
8 Nov 2007
7:18 am

Dankon al c^iuj, kiuj anoncis pretecon sendi mesag^on al unu el la studantoj, en la klaso kie mi prezentos. Nia teamo nun estas sufic^e granda. Mi ricevos la...
Derek Roff
derekroff
Offline Invia email
9 Nov 2007
4:53 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?