Ankał mi deziras helpi.
Jen mia adreso
Luisa Madella el Parma, Italujo
Mia persona retadreso: silkovojo@...
>---------- Initial Header -----------
From : e-ins@yahoogroups.com
To : e-ins@yahoogroups.com
Cc :
Date : Wed, 7 Nov 2007 17:44:34 -0600
Subject : Re: [e-ins] Mi serc^as kelkajn volontulojn
> Saluton, mi volonte helpas al vi.
>
> Martin (Meksiko au Germanio lau via prefero).
>
> Mia persona retadreso: Esperantst (x) gmail.com
>
>
> 2007/11/7, Derek Roff <derek@...>:
> >
> > Hodiau^, mi lernis ke post unu semajno, mi havos okazon prezenti
> > Esperanton al klaso pri pedagogio, c^e mia universitato. La studantoj
> > sekvas doktoran au^ majstran studprogramon en lingvoj, c^efe la francan
> > kaj germanan. Foje ankau^ en lingvistiko. Post ricevi tiun diplomon,
> > ili plejparte instruos literaturon au^ lingvistikon en usonaj
> > universitatoj. Sed jam nun, ili instruas lingvojn al komencantoj en
> > nia universitato. Do, komenca pedogogia klaso havas celon plibonigi la
> > nunan instruadon kaj doni bazon por postaj, pli profundaj pedagogiaj
> > studoj.
> >
> > Mi deziras fari ion surprizan kaj atento-kaptan por la studantoj, kiam
> > mi prezentos. Post kelkaj klerigoj, mi deziras doni al c^iu studanto
> > retmesag^on kun ties nomo, verkita de Esperantisto de alia lando. Tio
> > ne estas unika ideo inter ni, sed mi fidas ke estos tute nova sperto
> > por la studantoj. Mi imagas mesag^on de du-tri frazoj, kiu rakontos
> > ion interesan pri Esperanto en la vivo de la skribanto.
> >
> > Mi serc^as volontulojn, kiuj pretus skribi unu retmesag^on dum la
> > venonta semajno. Bonvolu sendi mesag^on al mi (ne al la listo), se vi
> > pretas helpi min tiel. Mi esperas havi liston de la nomoj de la
> > studantoj post morgau^. Mi sendos nomon kaj modelan mesag^on al tiuj
> > el vi, kiuj kontaktos min por helpi. Poste, mi ricevos viajn
> > mesag^ojn, presos kaj disdonos ilin al la studantoj dum la klaso.
> >
> > Komentoj kaj sugestoj pri mia prezentado estas bonvenaj, kaj eble
> > stimulus diskuteton en tiu c^i listo.
> >
> > Dankon,
> >
> > Derek
> >
> > Derek Roff
> > Language Learning Center
> > Ortega Hall 129, MSC03-2100
> > University of New Mexico
> > Albuquerque, NM 87131-0001
> > 505/277-7368, fax 505/277-3885
> > Internet: derek@... <derek%40unm.edu>