Saluton al vi, dankon, ke vi skribis:
>
> Eugeno:
>>Vers^ajne tio estas interesa ankau pri la klasoj ankau
>>en aliaj partoj de la mondo. Priaj artikoloj, sciigoj aperu
>>ankau en la listo kaj ili estu pridiskutataj, almenau
>>rimarkitaj, lauditaj.
>>Se diri la veron, mi nenion scias pri la sukcesoj kaj pri
>>la problemoj de la tiuj, kiuj sukcesis instali E-instruadon
>>en siaj lernejoj.
>
> Cxu vi povas diri iomete pri via propra sukceso?
> Jam de multaj jaroj vi instruas Esperanton en lernejoj.
> Bonvolu respondi al miaj demandoj:
Mi ne c^iam - pli g^uste - preskau neniam - havas eblecon reagi la
leterojn, direktitaj al mi. Vi demandas min pri la sperto de mia
instruado. Foje mi ne komprenas la demandon kaj ne vidas neceson
respondi. Jen estas via demando:
> Kiam vi komencis tian instruadon?
Pri kiu "kiam" vi demandas - c^u pri la jaro, monato, tago? C^u mia
respondo pri tiu tempo diros ion pri mia sperto instrui?
> Proksimume kiom da lernantoj vi instruis dum tiuj jaroj?
Mi ripetas: C^u mia respondo pri tiu kvanto diros ion pri mia
sperto instrui? Krome - mi ne kalkulis.
> Kiom da tiuj lernantoj ankoraux hodiaux uzas Esperanton?
Mi estas certa, ke neniu el ili hodiau uzas Esperanton. Kial? C^ar, ni
scias, ke estas preskau neeble trovi iun sferon de la vivo, kie g^i
estas aplikata. Tre malmultaj homoj trovas ion interesan au utilan
partopreni en t.n. Movado, kie oni plejparte dras^as pajlon. Pro tio
multaj el iamaj "aktivuloj" de la antauaj jaroj iom post iom
nerimarkeble kabeas kaj ne plu videblas inter ni.
au jen, Radojica skribis al Renato tre bonan leteron. Mi trovi tie
tre utilajn proponojn. Mi reagis ilin. Sed miaj vortoj neniun
interesis. Nun mi ripetas mia mesag^on de 21 de okt. 007. Nur Aleks
min demandis
> Tamen mi principe ne povas konsenti kun Renato ke
> "nenio estas farebla nun en la itala baza lernejo"
> sen aldoni
> "nenio estas farebla se ni dauxrigas cxi-maniere, cxi-strategie" .
> Aux ni fermu la butikon se nenio (alia) fareblas?
Sed en g^i estas tro multaj varoj por vendi au almenau donaci al la
mondo!
> Kaj mi konsentas kun Luigia, ke meritas admiron kaj
> subtenon la homoj kiuj iras antauxen al enkondukado
> de Esperanto en lernejojn.
Necesas ke iliaj nomoj estu anoncitaj kaj ili ricevu tiun admiron.
Subtenoj venu el preteco, ke ni kunlaboru kun ili!
> Tiucele, cxu
> "proponi e-kurson en mezlernejo"
> estas la sola ebla aux la plej konvena oferto de
> Esperanto al lernejoj? Jen alia ekzemplo.
>
> La estraranon pri lerneja agado de ILEI atingis projektpropono
> pri kunlaborigo de diverslandaj kaj diverslingvaj lernejoj
> por internaciskale praktikigi la lernantoj pri eksperimento
> en fiziko, por kiu la geografia diseco povas esti utila.
Jam delonge mi pensas pri io simila. Mi volas proponi, ke la infanoj
de E-klasoj au kursoj lernejaj korespondante inters^angu pri la temoj
de la instruata matematiko, ke ili el la klaso de la lando A skribu
matematikajn problemojn al la lando B, postulu ties solvon kaj sendu
sian varianton. Eblas rakonti pri la temoj de la aliaj studobjektoj
>
> Tiaj kaj alaiaj pedagogiaj servoj per Esperanto por diversaj
> studfakoj kaj edukbezonooj estas proponeblaj al lernejoj kaj
> unuopajn instruistoj, aux jam estis proponataj kaj farataj.
> Surbaze de ili povas kreigxi konvinko cxe lernejestraroj pri
> utileco kaj akceptindeco de Esperanto.
Prave!
> Pliaj ekzemploj kaj ideoj estus bonvenaj en cxilista diskuto.
> Ili povas doni bazon, ekzemple, por partneraj lernejaj
> projektoj subvencieblaj el la fondajxo Comenius, en kiuj
> Esperanto estus utiligata kiel rimedo, ne kiel celo por si mem.
En unu lernejo kun helpo de la lernejdirektoro mi arang^is Klubon de
internacia amikeco. Dum la unua kunveno mi proponis al la lernejanoj
korespondi kaj nomis la landojn, kie trovig^as korespondemuloj - C^inio,
Belgio, Japanio, Francio, Usono k.a. Mi diris, ke la alilandaj infanoj
uzas por sia korespondado la lingvon Esperanto kaj proponis arang^i
Esp-kurson en la kadroj de la klubo. La infanoj akceptis mian proponon.
Bedaurinde mi devis forlasi la lernejon post ioma tempo kaj la klubo
memneniig^is.
En alia lernejo instruistino proponis sian klason kaj mi faris tie
E-lecionojn sen la permespeto al la direktoro. Mi faris tie kelkajn
lecionojn.
En alia lernejo-liceo mi instruis Esperanton dum du jaroj Esperanton
al la unuaklasanoj (7-jaruloj). Estis du klasoj - rus- kaj
uzbeklingva. Dum la unua jaro mi instruis nur Esperanton propedeutike
kaj dum la dua jaro mi instruis paralele ankau la anglan. En la horaro
ne estis skribita la vorto Esperanto, sed "alia lingvo". Tio okazis en
1992 - imagu hodiau iu junulo salutis min kaj diris, ke li estas
g^uste el tiu uzbeklingva klaso, kie mi E-instruis! Certe mi ne
memoris lin vizag^e. Li demandis min, c^u nun mi same instruas
Esperanton.....
Mi forgesis diri, ke Aleks private demandis min kaj mi replikis:
1. > En kiu lingvo tiu junulo salutis vin ?
en la nacia
2. > Cxu li plu parolas Esperanton ?
mi ne kredas, ke jes
3. > Cxu vi nun plu instruas E-on ?
Mi c^iam instruas rete kaj senpere. Por tio mi verkis lernolibron kun
relative multaj ekzercoj - en c^iu leciono pli ol 10. Se iu volas
konatig^i pri tiuj, mi sendos kun plezuro
--
Kun estimo,
Eug. Serg. Perevertajo
abon. jashik 140, Poc^tamt,
UZB-700000, Tas^kento, Uzbekistano, CIS
retadreso: esperuzo@...