Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Recenzo pri Plena lernolibro en Internacia Pedagogia Revuo   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3197 di 3930 |
Cxiamverda lernolibro, aux ankaux komencantoj povas vojagxi en
Esperanto-lando (recenzo)

Boris KOLKER. Internacia lingvo Esperanto: plena lernolibro. — Eld.
Impeto. Moskvo, 2007, 264 p. ISBN 978-5-7161-0172-2

Ni ne scias, pro kiu kialo homo decidas lerni fremdan lingvon. Sed,
versxajne, la unua afero, pri kiu cxiu studonto okupigxas, estas
sercxado de bona lernolibro. Malgraux tio, ke interreto disponigas
multajn studmaterialojn, oni ofte preferas malnovan bonan paperan
libron. Gxis antaux nelonge libro, kiun povis trovi rusparolanto por
lerni E-on, vere estis malnova. Pli precize, oni ja eldonis kelkajn
libretojn, sed ili estis tro malgrandaj por serioze lerni la lingvon.
Do, lernontoj estis devigataj gxoji pri akiritaj brokantajxoj.

Felicxe, la hodiauxaj komencantoj en Rusio ne plu havas
lernolibro¬problemon, cxar la moskva eldonejo „Impeto" aperigis
renovigitan lernilon „Internacia lingvo Esperanto: plena lernolibro"
de Boris KOLKER, membro de la Akademio de E-o. Multaj konas lian
brilan verkon „Vojagxo en E-lando", sed rusparolantoj povis gxui
ankaux lian malnovan bazan lernolibron.

Tiu kurso por komencantoj havas longan historion. La auxtoro komencis
labori super gxi en 1972. En 1973 tiu cxi kurso estis publikigita en
Ufa en regiona jxurnalo „Leninec" (Leninano). La unua brosxura
varianto aperis en Ufa en 1974 sub la titolo „Internacia lingvo E-o.
Metodikaj rekomendoj kaj kontroltaskoj por la kurso". Poste tiu
lernolibro estis multfoje reaperigita en multaj urboj de Sovet-Unio
kaj estis tradukita en la estonan. En 1992 la plej granda rusa
scienca eldonejo „Nauka" (Scienco) eldonis la lernolibron oficiale.
La eldonkvanto impresas: 10 500 ekzempleroj! Kuriozajxo estas, ke pri
la libro okupigxis la redakcio pri la orienta literaturo.

Jam la unua libroforma eldono de la nun modernigita lernolibro estis
bonega. Multaj esperantistoj en Sovet-Unio konatigxis kun E-o per gxi
kaj poste rekomendis gxin al siaj konatoj.

La lernolibro konsistas el 20 lecionoj. Tipa leciono komencigxas per
vortlisto. Cxiuj scias, ke la elektado de vortoj kaj la kompilado de
porlecionaj vortlistoj estas tre malfacila kaj tre grava tasko, ja
ecx en la unuaj lecionoj lernanto deziras legi sencohavajn frazojn.
En la komenco de tiu cxi kurso la auxtoro apogas sin sur vortoj,
kiujn rusparolanto kapablas kompreni sen traduko (plejparte sur
internacia leksiko). Sed cxe la fino de la kurso lernantoj konas jam
cxirkaux 1200 radikojn.

La leksikan parton sekvas la teoria, enhavanta materialon en la rusa
lingvo pri gramatiko, vortfarado kaj vortuzado, kun multaj ilustraj
ekzemploj. La auxtoro elegante tusxas ecx malfacilajn gramatikajxojn.

Cxiu leciono enhavas E-tekston (lecionoj 3-13 – dialogoj pri
cxiutagaj temoj; lecionoj 14-20 – tekstoj pri E-temoj), kiun la
lernanto devas traduki rusen, kaj kvin aux ses ekzercojn. En la unua
ekzerco oni tradukas la E-vortojn en la rusan por memorfiksi radikojn
kaj alkutimigxi al afiksoj. En la dua ekzerco necesas traduki ofte
uzatajn E-vortkunojn rusen. Tiuj vortkunoj estas ligitaj kun la
leciona teksto en E-o kaj la traduktasko en la fino de la leciono. La
trian ekzercon konsistigas frazoj, tradukendaj en la rusan. Tie la
auxtoro kolektis titolojn kaj citajxojn el konataj beletrajxoj,
aforismojn, eldirojn de famaj personoj, proverbojn, agitfrazojn,
gratulojn ktp, kiujn la lernanto plej versxajne konas ruslingve. Tiu
scio helpas al li, unue, traduki kaj, due, kompreni, ke oni tradukas
ne vortojn, sed sencon. En la sekva tasko oni tradukas frazojn aux
mallongan tekston, ligitan kun la unua teksto de la leciono, en E-on.
En la lasta tasko la auxtoro proponas al la lernanto temon aux
situacion por verki E-lingvan dialogon aux rakonton.

Post la ekzercoj en cxiu leciono trovigxas kadro kun auxtora
alparolo. Jen gxi temas pri atingitaj rezultoj, jen enhavas konsilojn
pri studado, jen kuragxigas la leganton, jen atentigas pri
malfacilajxoj, jen konatigas kun la E-medio. Interalie, la cxeesto de
la auxtoro sentigxas ankaux en aliaj etaj detaloj: ie li priskribas
siajn amatajn lokojn, ie kvazaux mem rakontas pri evento, ie citas
trafajn eldirojn de siaj konatoj... Lecionfine estas vortludo kaj
kelkaj ruslingvaj priesperantaj tekstoj.

En la lastaj 5 lecionoj (kiuj fakte estas meznivela kurso) lernantoj
tradukas nur Esperanten: en la unua ekzerco – afiksitajn kaj
kunmetitajn vortojn, en la dua - vortkunojn, en la tria – specialajn
frazojn, atentante emfazitajn elementojn (ekzemple, apartan kazon de
la rusa lingvo aux rusajn homonimojn). En la kvara ekzerco necesas
traduki en E-on tutan tekston kaj en la lasta, krea, verki propran
rakonton laux proponita temo.

La libro entenas ankaux malgrandan E-rusan vortaron kaj respondojn al
la unuaj taskoj de la lecionoj.

Bezonon de modernigo kauxzis drastaj sxangxoj en Rusio, koncernantaj
kaj la politikan situacion, kaj la cxiutagan vivon. La libroj,
eldonitaj en Sovet-Unio, estis iom ideologiizitaj, sed nun mencioj
pri partia kongreso kaj kol¬hxoza sxoforo ridetigas la legantojn.
Certe, matenmangxo en studenta bufedejo kostas nun multe pli ol 50
kopekojn kaj oni nun rigardas en vendejoj ne skribmasxinojn, sed
komputilojn.

Grave renovigitaj estas ankaux la postlecionaj informaj tekstoj. Ili
igxis pli diversaj, ankoraux pli interesaj, pli mo¬dernaj, pli
surprizaj: oficialaj dokumentoj kaj informo pri E-geografiajxoj,
eltirajxoj el interlingvistikaj disertacioj kaj intervjuo kun Harry
Harrison, impresoj de e-isto pri ruslingva beletra libro, en kiu agas
Zamenhof mem, kaj artikoleto pri la Pasporta Servo.

Utila aldono estas la indekso de gramatikajxoj, helpanta rapide trovi
koncernan lecionon, kiam necesas rememori iun klarigon.

Estas pliampleksigita la listo de E-mallongigoj en unu el la
lecionoj. Unue, certe, oni devas koni ilin por kompreni E-tekstojn.
Due, sen helpo multaj e-istoj ne povas gxuste traduki la
siglojn „UEA" kaj „UK" en la gepatran lingvon!

Post la trastudado de la baza kurso antaux cxiu lernanto aperas la
demando, kion fari nun. Por instigi al plia studado, la renovigita
lernolibro inkludas la unuan lecionon el la perfektiga kurso de Boris
Kolker „Vojagxo en E-lando" kun ruslingva traduko.

Al ni tre placxas la belaspekta kaj atentokapta kovrilo de la libro
(de la grafikisto V. Te) kun bukedo el E-literoj. Bela kaj
sencoplena!

La kurson oni povas uzi por memstara studado aux por E-kursoj,
gvidataj de instruistoj. Kaj bonsxance instruistoj jam atendas
gelernantojn cxe la koresponda E-kurso por ruslingvanoj, funkcianta
laux tiu cxi lernilo ekde 1999 (nun cxe la servilo „Yahoo! Groups",
http://groups.yahoo.com /group/esperanto-kurso/).

Multaj e-istoj en Rusio konas la unuan eldonon de la lernolibro de
Boris Kolker, konsiderante gxin nesimpla, tamen tre utila kaj
cerbumiganta. Ni certas, ke la nova pli granda e-ista generacio en
Rusio varme akceptos la novan eldonon. La E-lingvaj tekstoj kaj
ekzercoj de tiu neordinara lernolibro povas esti utilaj ankaux por
personoj, kiuj ne scias la rusan lingvon.

Anna kaj Mati PENTUS

Internacia Pedagogia Revuo, 2007, No 4

NOTO: Plena lernolibro baldaux estos prezentita en la retejo
edukado.net. La kovrilfoto jam nun estas videbla:
http://www.edukado.net/katalogo/19434
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7800







Mar 4 Dic 2007 3:43 am

b_kolker
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3197 di 3930 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Cxiamverda lernolibro, aux ankaux komencantoj povas vojagxi en Esperanto-lando (recenzo) Boris KOLKER. Internacia lingvo Esperanto: plena lernolibro. — Eld. ...
Boris Kolker
b_kolker
Offline Invia email
4 Dic 2007
3:43 am

mi tre ghojas audi, ke denove disponeblas -- kaj en aktualigita formo -- la porkomencanta verko de Boris, tiel ke ne plu estas brecho en la disponeblo de lia...
probal dasgupta
probal53
Offline Invia email
4 Dic 2007
3:06 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?