Karaj Legantoj,
Ni ankorau' disponas pri 2-3 lokoj en la koresponda (au' c'eesta) supera
kurso de Eo.
G'i okazos en unu el la mondfamaj universitatoj: Jagelona Universitato en
Krakovo, Pollando.
Fine de la kurso oni ricevas saman universitatan 'Certyfikat', kiel tiuj,
kiujn la universitato liveras pri aliaj lingvoj!
La kurso enhavas la (rapidan) mezan kaj superan nivelojn, do oni povas studi
surbaze de bona elementa nivelo.
Kroma avantag'o konsistas en tio, ke post la kurso oni ricevas atestilon tuj
pri la supera nivelo de la lingvokono, sen neceso partopreni apartan
meznivelan kurson.
Tiu, kiu tamen (pro ia kialo) ne sukcesos atingi la superan nivelon, povos
facile akiri la meznivelan "Certyfikat".
Ni povas nur certigi, ke la lernado je supera nivelo ne estos malfacila
dank'al multaj eksplikoj, la metodoj, facile komprenebla teoria bazo, ege
alloga materialo ktp.
LA EBLECO ESTAS UNIKA, C'AR NUN NE ESTAS PLANOJ PRI ESTONTA SIMILA, MALFERMA
POR C'IUJ SUPERA KURSO DE ESPERANTO EN TIU UNIVERSITATO, nek - lau' nia scio
- en kiu ajn alia pola universitato.
La lastaj lokoj atendas, agu rapide!
Kompletan informon pri la kurso oni trovas en la portalo:
http://www.esperanto-reto.org -> Studenta Scienca E-Rondo en Jagelona
Universitato,
au' rekte en:
http://docs.google.com/Doc?id=dhp3sf5p_163fp2j3g&pli=1
- novaj anoncoj estas aldonataj de supre.
Ni estos dankaj al personoj, kiuj transdonos la informojn al konatoj kaj al
aliaj esperantistoj, por kiuj tiu kurso povus esti utila.
Kore salutas vin
Maria Majerczak
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]