33 JAROJ DA PERFEKTIGO
En 1974 en la rusia urbo Ufa aperis modesta brosxuro Metodikaj
rekomendoj pri la lingvo Esperanto - fakte, malgranda lernolibro,
kies auxtoro estis tiam juna instruisto de Esperanto kaj movada
aktivulo Boris Kolker. La lernilo estis tiom sukcesa, ke gxi estis
kelkfoje reeldonata kaj multfoje diversrimede multobligata kaj
farigxis la plej populara en la tiama Sovetio. Dekmiloj da
esperantistoj ekposedis la lingvon helpe de gxi; plejparto de
nunaj ruslingvaj movadaj aktivuloj estas "lernintoj de Kolker". En
1992 la lernolibron eldonis moskva akademia eldonejo Nauka; gxi
uzeblas (kaj konstante uzatas) en Interreto.
Tamen post la lasta papera eldono pasis 15 jaroj, kaj aperis bezono
gxisdatigi kaj perfektigi la libron. Do, la auxtoro denove reviziis
kaj aktualigis la lernilon, kaj la eldonejo Impeto entreprenis la
novan belaspektan eldonon - rezulton de la 33-jara perfektigo de la
furorajxo.
Kio distingas tiun cxi lernolibron de aliaj kaj kie kusxas la kauxzoj
de gxia populareco kaj efikeco? Unue, en la scienca aliro al la
kompilo. La auxtoro, mem sciencisto-filologo, zorge kombinis
diversajn, malfacile kunmeteblajn principojn (oftecon de leksemoj kaj
ilian lauxteman enkondukon, kompleksan prezenton de gramatiko kaj
tauxgajn ekzercojn, ktp, ktp).
Due, la lernolibro alvokas perfektigxi en la lingvo plu kaj
partopreni la movadon. Por tio estas destinitaj pluraj tekstoj en la
lecionoj kaj la suplemento, kiu estas la unua leciono el alia
furorlibro (jam internaciskale!) de la sama auxtoro - Vojagxo en
Esperanto-lando - do la deziranto jam scias pri tio, iel "enlogxigxi"
post la kursofino en Esperantujo, kion fari kaj kion legi por plu
kreski!
Trie, kaj plej grave, la lernolibro ne nur instruas gramatikon kaj
leksikon, ne nur enkondukas en la Esperanto-kulturon - tion faras
ankaux aliaj - gxi celas prepari ne simple bonan lingvoparolanton,
sed ankaux aktivan movadanon, konscian propagandiston de Esperanto
kaj gxia interna ideo. Por tio fine de cxiu el la 20 lecionoj
trovigxas fragmentoj el ruslingvaj sciencaj artikoloj kaj doktoraj
disertacioj pri interlingvistiko kaj esperantologio, bonaj
priesperantaj artikoloj el gravaj gazetoj, fragmentoj de beletrajxoj
de famaj verkistoj, kiuj pozitive rememoras sian uzadon de
Esperanto, ktp. Do, fininte la kurson (cxu cxeestan, cxu korespondan
aux interretan, cxu okupigxante memstare), la studanto estos bone
armita per la plej gravaj kaj precizaj informoj kaj argumentoj, kiuj
apogos la disvastigan entuziasmon de la nova adepto je firma bazo.
Cetere, la lasta tasko de la lasta leciono sonas jene: "Verku ruse
artikolon pri la problemo de internacia lingvo kaj Esperanto ..."
Certe, la lernolibro estas direktita al ruslingvanoj, kaj alilingva
instruisto ne povas rekte apliki gxin por siaj lernantoj
(bedauxrinde!). Sed uzi iujn materialojn el gxi por prepari lecionojn
sxi/li, tamen, povas kun bona rezulto. Temas, ekzemple, pri interesaj
primovadaj tekstoj en lecionoj 14-20, ekzercoj pri vortfarado kaj pri
uzo de prepozicioj (kio preskaux ne ekzistas en aliaj lernolibroj),
vasta uzo de proverboj kaj aforismoj. Tial gxi havindas ankaux por
cxiu bona Esperanto-instruisto, kiu ecx ne unu vorton komprenas en la
rusa.
Nikolao GUDSKOV
Boris Kolker: Internacia lingvo Esperanto: plena lernolibro. Eld.
Impeto, Moskvo, 2007. 264 pagxoj. ISBN 978-5-7161-0172-2.
MONATO, 2007, januaro