Dankon, Zofia, pro la organizado, partopreno kaj informo.
Amike,
Boris
-----Original Message-----
From: internacia-ekzamena-komisiono@googlegroups.com
[mailto:internacia-ekzamena-komisiono@googlegroups.com] On Behalf Of Zsofia
Korody
Sent: Monday, January 07, 2008 8:49 PM
To: internacia-ekzamena-komisiono@googlegroups.com
Cc: torabireza@...; e-ins@egroups.com; uea@...;
ilei-estraranoj@yahoogroups.com
Subject: (iek) ILEI-ekzamenoj 2007-2008
Saluton,
felicxan novan jaron!
2007: Jen mallonga raporto pri la jarfina ekzameno organizita de
Interkultura Centro Herzberg en Würzburg, Germanio, dum la Internacia
Seminario (IS) 30-31 decembro:
la lokaj organizantoj zorgis pri bonaj, trankvilaj kondicxoj, la
interesigxo pri la ekzameno estis kontentige bona, kelkaj junuloj
bedauxris, ke ne povis partopreni pro aliaj organizaj taskoj aux
paralele okazantaj gravaj programeroj;
ekzamenis Zsofia Korody kaj Laszlo Szilvasi el Hungario, Peter Zilvar
el Germanio,
partoprenis 5 kandidatoj el 5 landoj, kaj jen la rezultoj:
Valere Dumont (Belgio) kontentiga, Nicholas Kalivoda (Usono) tre bona,
Elisabeth Laika (Germanio) tre bona, Tim Owen (Britio) bona, Cesco
Reale (Svislando) tre bona.
Gratulojn al la junaj, talentaj esperantistoj!
2008: certe indus organizi UEA/ILEI-ekzamenojn dum la ILEI-konferenco
en Benino, cxu ne? La lokaj organizantoj certe bezonas helpon,
detalajn informojn pri tio, pri la peto, farendajxoj, taskoj, ktp.
Mi ankoraux ne certas pri mia partopreno tie. Se jes, kaj estos
bezono, mi akceptos esti en al loka ekzamena komisiono.
Kun multaj salutoj,
Zsofia
**********************************************
Esperanto-kursoj, ekzamenoj, biblioteko
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6
Tel: 0049-(0)5521-5983
http://esperanto-urbo.de