Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Chu lingvo dum 7 tagoj estas miraklo?   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3221 di 3926 |
Jen interesa artikolo de Prof. d-ro Gennadij SHILO, kiu oficiale instruas
Esperanton en moskva universitato. Tiurilate vidu mian kompiladon pri
"Esperanto-kursoj en universitatoj kaj altinstitutoj" (p. 14).

Kore,

Germain


----- Original Message -----
From: Vladimir Minin
To: reu-agado@yahoogroups.com
Sent: Saturday, January 12, 2008 1:59 PM
Subject: [reago] Cxu lingvo dum 7 tagoj estas miraklo?

CXU LINGVO DUM 7 TAGOJ ESTAS MIRAKLO?
Prof. Gennadij Sxilo,
la rektoro de Euxropa universitato JUSTO

Praktiko estas kriterio de la vero de ajna teoriajxo. Tial ne maloftas la kazoj,
kiam la scienco klarigas jam okazintajn en praktiko mirindajn faktojn. Tiujn
faktojn oni fojfoje nomas mirakloj. Sed mirakloj, kiel sciatas, ne ekzistas.
Ordinare oni nomas miraklo naturan aux socian fenomenon, kiu dume ne estas
klarigita science.

Versxajne, al la speco de tiuj mirakloj en la sfero de socia (kleriga) agado
necesas atribui la menciitan far prof. Selten statistikan fakton,
karakterizantan studadon en Germanio de fremda lingvo laux la 4-jara programo,
kiam en paralelaj klasoj oni "perdas" 2 jarojn por studado de la Internacia
Lingvo Esperanto, dum tiu tempo ekposedas gxin perfekte, kaj dum la restintaj 2
jaroj sukcesas ekparoli fremdan lingvon pli bone, ol tiuj, kiuj dum cxiuj 4
jaroj studis nur la fremdan.

La esploroj montris, ke 94-96% de tiuj, kiujn oni kutime konsideras posedantoj
de fremdaj lingvoj, efektive ne posedas tiujn lingvojn kaj kapablas
interkomunikigxi per fremda lingvo nur sur primitiva nivelo.

Mezkapabla studento dum 2 jaroj povas finstudi Esperanton pli bone, ol la
gepatran lingvon, kiun li studis dum 15-20 jaroj gxis tiu tempo. Tiu cxi
konkludo ne estas sxerco, se konsideri, ekzemple, ke en la rusa lingvo ne estas
sciate, kio pli multas - cxu la reguloj, cxu la esceptoj el ili, sed en
Esperanto, havante la gramatikon sur 2 paperfolioj, ne estas ecx 1 escepto. Mi
studis Esperanton ne tiel diligente, kiel la rusan lingvon, kaj ne tiom longe.
Esperanton - dum 4 monatoj, la rusan - dum 64 jaroj. Mi parolas kaj skribas en
Esperanto senerare (cxi tie - kiel oni skribas, samtiel oni legas). En la
gepatra rusa lingvo mi gxis nun ne povas kompetentigxi. Mi direktas al tio, ke
konsiderata, kiel deca scianto de la rusa lingvo, kiun mi studas jam la 65-an
jaron, tamen mi pli malanalfabete parolas kaj skribas en Esperanto, kiun
siatempe mi studis dum 4 monatoj.

En la informlibro "La plej bonaj finintoj de la moskvaj superaj lernejoj en
2004" (p. 37-38) estas priskribita la unika kazo en la rusia pedagogia praktiko,
kiam grupo de la finintoj de la cxeesta fako de la fakultato de Euxropa
universitato JUSTO plenumis diplomigajn ekzamenojn kaj defendis diplomtaskojn
antaux la sxtata komisiono en 3 lingvoj - la rusa, la angla kaj Esperanto. Dum 9
jaroj en la universitato, kie Esperanto estas deviga studobjekto, tiu lingvo
estis studata dum 10 tagoj, dum la lastaj 2 jaroj - po 7 tagojn (po 6 studhorojn
cxiutage). En la 8-a tago la grupo ekzamenigxas cxe la komisiono, en kiu estas 3
sciencistoj-esperantistoj. La ekzameno konsistas el 5 partoj: 1) prezento de
spektaklo "Atenco" pri ekonomi-jura temo. La spektaklo dauxras de 1 horo gxis
2,5 horoj depende de la grandeco de la grupo; 2) vocxlegado de poemoj aux
rakontoj, sxercoj, skecxoj, anekdotoj; 3) korusa prezentado de kantoj; 4)
gramatiko; 5) konversacio kun la ekzamenantoj ne nur pri
cxiutagaj temoj, sed ankaux respondoj al la demandoj similaj al: "Kiujn
funkciojn plenumas la advokato?" "Kiu estas la akuzanto en la kriminala
jugxproceso?" "Kiu estas la centra figuro en la kriminala jugxproceso?" "La rolo
de la prezidanto en la jugxproceso." Ktp.

Iu ne kredas: ia miraklo estas. Sed cxiujare la procedo de la ekzamenigxo
fiksigxas per videoregistratoro. Neniu miraklo okazas. Sciatas, ke pli bone
studi lingvon estas vocxlegi parkerigitan prozon, poemojn, kanti, demonstri
realajxojn ludante. La menciitan gramatikon la studentoj studas en la unua tago.
Gxis la fino de la tago la studentoj plektas tiajn frazojn, kiajn plejmulto el
ili ne finlernis konstrui dum 5-10 jaroj da lernado de alia lingvo. Kaj la afero
cxi tie estas ne nur en simpla kaj logika - sen ajnaj esceptoj - gramatiko, sed
ankaux en tio, ke en Esperanto cx. 50% da terminoj estas vortoj de internacia
uzado, konataj al ajna mezerudicia homo, kiel: profesoro, akto, aktiva,
programo, plani, aktuale... Tial cxiu nekomencinto studi Esperanton fakte jam
duone konas gxin. Laux la metodiko, ellaborita en Euxropa universitato JUSTO, ne
necesas studi gxin dum 2 jaroj, kiel en la ekzemplo de Selten el la germana
praktiko.

La 7-taga kurso de studado de E-o komencigxas jxauxde. Tiutage la tuta gramatiko
donatas. Vendrede la studentoj alproprigas aplikadon de la gramatikaj reguloj
praktike. Samtage legatas la spektaklo kaj distribuatas la roloj, disdonatas la
tekstoj de la poemoj, kantoj, rakontoj k. t. p. Dum jxauxdo-vendredo la
studentoj ne sukcesas lacigxi pro la nova fako. Ecx pli, la entuziasmo pro la
konvinkigxo, ke nur post 2 tagoj ili jam povas relative facile paroli per tiu
lingvo, instigas ilin en la venonta semajnfino kun plezuro plenumi la taskojn de
la 2 unuaj lecionoj, kun kiuj ili jam konatigxis. Ekde lundo la ritmo de la
laboro jenas: dum 3 horoj - parola praktiko, dum 3 restintaj horoj - lernado de
la roloj, kontrolo de gxusteco de la prononco, ellaboro de la parolmaniero kaj
de fundamento de la ritoriko. Gxuste tiel la tutan sekvan semajnon gxisvendrede.
Kompreneble ankaux hejme la studentoj devas studi, kiel necesas, dum tiom da
horoj cxiutage, samkiom ili studas en la
universitato. La sekvan lundon (en la 8-a labortago) - 3 horoj da gxenerala
provludo kaj la menciita ekzamenigxo.

Universitato JUSTO kun Rusia E-Unio preparis la liston, en kiu estas pli ol 200
e-istoj (el la plej grandaj urboj de Rusio), havantaj konvenan sperton pri
instruado de E-o. Tiuj homoj pretas neprofiteme efektivigi semajnan kurson de
instruado pri la bazo de E-o por instruistoj de lernejoj kaj altlernejoj laux la
menciita aux alia metodiko (kiuj suficxe multas en Rusio). Post tiu kurso la
instruistoj mem instruos jam kontraux pago en lernejoj kaj altlernejoj.

Ni rimarku, ke e-istoj estas la sola kategorio el la komunumoj, en kiuj cxiuj
100% de la anoj posedas minimume 2 lingvojn. Tial ilia opinio rilate al solvo de
la lingva problemo estas suficxe kvalifikita kaj meritas seriozan atenton.

Kiel la sovetia, tiel ankaux la rusia skolo de la instruado de fremdaj lingvoj
kun grandegaj monaj kaj tempaj elspezoj ne atingis la deziratan rezulton - nur
unuopaj studintoj povis ekposedi lingvon. Necesas radikale sxangxi la aliron al
la instruado! Kiel? Profesoro Selten donis la ekzemplon al ni - kontraux la sama
tempo kaj kontraux la sama mono studi 2 lingvojn anstataux 1.

Akomodante al la rusia sistemo de la instruado de lingvo, kie la sxtata normo
antauxvidas studadon de fremda lingvo dum 3 jaroj (dum 340 horoj), imageblas
suficxa 1 jaron destini por studado de E-o, kaj 2 restintajn - por fremda
lingvo.

Ankoraux 1 ekzemplo el eksterlanda praktiko de studado de fremdaj lingvoj
meritas atenton. Oni enkondukis E-on en Hungario antaux multaj jaroj, kiel
fakultativan studobjekton, en la studprogramojn de la lernejoj kaj altlernejoj.
Post 1 jaro post la enkonduko la kvanto de la studantoj de tiu lingvo kreskis je
dekoj da fojoj kaj, sekve, plibonigxis posedo de la fremdaj lingvoj. Hodiaux
posedo de lingvo E-o en Hungario donas la samajn avantagxojn, kiel de ajna
fremda lingvo - pluso de 15% al la salajro pro cxiu lingvo. Mi ne povas jugxi,
kiom tio movis antauxen la lingvosciencon, sed sxajnas esti nekontesteble, ke
tiom efika stimulo por ekposedo de lingvoj kontribuas al tio, ke hodiaux
Hungario igxas la avangardo laux la kvanto de la nobelpremiitoj averagxe por la
kvanto de la enlogxantoj.

Ni, rusianoj, esence bezonas inventi nenion, sed simple uzi bonan ekzemplon de
aliuloj kaj sxangxi sian rilaton al la lingva problemo. Kaj se tia regno, kiel
Rusio, kun konsidero de cxiuj menciitaj kaj nemenciitaj argumentoj, per voleca
akto enkondukos E-on, kiel propedeuxtikan rimedon en la studprogramojn, mi
opinias, ke sekvos cxenreakcio de sxtatoj. Kaj tiam ne malantaux montoj estos la
tempo, kiam realigxos la multjarcenta revo de la homaro pri la solvo de la
problemo de la internacia komunikado kunhelpe de neuxtrala helpa lingvo. Pli
racia rimedo hodiaux ne ekzistas en la mondo kaj en la plej proksimaj 50-100
jaroj ne antauxvideblas, se konsideri, ke dum la lastaj 2000 jaroj estis
entreprenitaj cx. 3000 provoj krei tuthomaran helpan lingvon, kaj tion
partoprenis tiaj geniuloj, kiel Dekarto, Spinozo, Lejbnico, Ejnstejn kaj multaj
aliaj. Ja restis viva kaj sukcese funkcias el cxiuj racie kreitaj
lingvoprojektoj nur 1 - E-o.

"Laux la esprimivaj kapabloj kun lingvo E-o ne povas egaligxi iu el la naciaj
lingvoj, kiujn mi posedas", - deklaris fama lingvisto Paul Ariste el Tartu, kiu
posedis kelkdekojn da lingvoj kaj ankaux E-on.

Tradukis el la rusa Vladimir Minin laux la peto de Claude Piron.





[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Sab 12 Gen 2008 8:48 pm

gepir.apro@...
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3221 di 3926 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Jen interesa artikolo de Prof. d-ro Gennadij SHILO, kiu oficiale instruas Esperanton en moskva universitato. Tiurilate vidu mian kompiladon pri...
Germain Pirlot
gepir.apro@...
Invia email
12 Gen 2008
8:54 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?