Saluton al vi, dankon, ke vi skribis:
> post 6 tagoj mi fermos la redaktadon de la unua chi-jara numero de
> Internacia Pedagogia Revuo. Se vi havas artikolojn, fotojn,
> informojn, novajhojn ktp. interesajn por niaj gekolegoj, kontaktu
> min urghe! Koran dankon!
ial vi c^esis sendadi la revuon al mi kaj tio dauras kelkajn jarojn.
Bedaurinde!
Tamen mi sendas ion por la revuo.
C^u trovas interesa la suban tekston?
Al kiu ni propagandas pri E-o kaj arang^as E-kursojn? Al c^iuj. Kiuj
al ni venas? Al ni venas scivolemuloj, kiuj aplikas Esp-on en la
kampoj malproksimaj de la ekstera mondo.
Kie necesas paroli pri nia lingvo, al kiuj, ke ili enkursig^u? C^u
al tiuj, kiuj povos apliki, utligi Esperanton en sia profesia, mongajna
laboro?
Mi diris tian argumenton - se vi lernas fremdan lingvon por poste
instrui g^in au (kaj) esti profesia tradukisto, vi nepre renkontos
problemojn en tradukado, kompreno de la necesaj tekstoj. Tre
malfacilas tradukoj en la fremdan studitan lingvon - tion scias la
spertuloj). Ekzemple vi renkontis ion netradukeblan. Kiu helpos vin?
Foje la havataj vortaroj kaj kolegoj estas ekster tiu povo. Se vi
konas Esperanton, la solvo estas facila - vi skribu vian lingvan
problemon al esperantisto de tiu lando, kie tiu lingvo estas denaska,
oficiala, c^iutaga. Tiu esperantisto helpos facile en la situacio. La
helpo povas esti pagata au amika, t.e. senpaga. Certe aperos tekstoj
por plena tradukado de unu lingvo al la alia kun helpo de la
pontolingvo, kiu povas esti Esperanto. El la sperto
lerni aliajn lingvojn oni konas, kiom malfacila tasko estas lerni
fremdan lingvon g^is la necesa nivelo! El la praktiko - por lerni
fremdan lingvon, oni bezonas jarojn - por lerni Esperanton kun la sama
vervo oni bezonas monatojn au nur semajnojn. Esperanton oni povas lerni
g^is la nivelo de la denaska lingvo. Kial? - C^ar oni ne simple
lernas Esperanton, oni kreas g^in en si. C^u vi ne imagas tion? -
Provu!
Nun niaj eblaj estontaj kursanoj havas svagan imagon, scion - por kio
estas necesa kono de Esperanto. La supra argumento estas pli ol trafa
almenau por iu certa tavolo de la homaro. G^is nun ni havas ec^ ne
tavoleton, ec^ ne grupeton da homoj, kiuj lernis Esperanton por iu
sia ekonomia, profita bezono. Eble tradukistoj, studentoj de kursoj,
fakultatoj de fremdaj lingvoj farig^os la unua tiu tavoleto.
En iu listo mi legis, ke iu italo diris, ke pli facila estas traduki
"La Dian Komedion" ol varbi unu novan Esp-kursanon. Tion povas diri iu
malsukcesulo pri la varbado k.a.. Mi iris al la loka Universitato de Mondaj
lingvoj kaj faris parolon antau grupo da la studentoj. Mi parolis al
ili proksimume tion, kion vi legis supre. Enlistig^is 4 studentoj. Tio
estis en septembro. G^is nun vizitas kaj sukcesas tri el ili. Unu el
ili ekkorespondis rete. Mi havas kaj uzas la lernolibron solan en la
mondo, kiu havas en c^iu leciono 10-15 ekzercojn, dialogojn, kantojn.
Kiu el la legantoj volas havi tiujn lecionojn? Skribu vian bonvolon
ricevi ilin.
Krome, mi povas sendi porinfanan lernolibron, kiun mi uzis por
7-8-jaruloj. G^i havas multajn bildojn kun la tekstoj sub ili. Eblas
uzi g^in ankau por plenkreskuloj dum la unuaj lecionoj. G^i povas
servi kiel bildvortaro.
--
Kun estimo,
Eug. Serg. Perevertajo
abon. jashik 140, Poc^tamt,
UZB-700000, Tas^kento, Uzbekistano, CIS
retadreso: esperuzo@...