Maria Majerczak registras fragmentojn de literatura verko en Esperanto por
la TUTMONDE au'debla radio RMF Classic.
Pri la radio RMF
RMF estas la plej granda radio en Pollando. G'ia sidejo trovig'as en
Krakovo, sur la volonte vizitata Kosciuszko-s'utmonteto. RMF havas 18
radio-staciojn, inter kiuj elstaras RMF FM (inform-muzika radio) kaj RMF
Classic.
RMF Classic au'digas 24 horojn je 24 muzikon: klasikan, filman, foje bonan
kanton. La tre malmultaj vortoj popularigas kulturon kaj sciencon, ofte en
formo de konkursoj.
Oni povas au'skulti RMF Classic per radio, interreto kaj satelito. Informoj:
http://www.rmfclassic.pl/index.html?a=odbior
LA KONKURSO PRI ESPERANTO
Esperanto aperos en KONKURSO, en kiu estas prezentataj fragmentoj de
beletraj verkoj en fremdlingvaj tradukoj. La au'skultantoj devas diveni la
au'toron kaj titolon. Sed la redaktoro proponis, ke en la Esperanta konkurso
oni divenu ... la lingvon!! Li (prave) supozas, ke multaj pensos, ke tio estas
la itala au' hispana lingvoj, kaj dank'al RMF Classic ili povos malkovri la
sonojn de Esperanto.
La konkurso pri Eo okazos merkredon, la 23-an de januaro. Horoj: 14:00 -
18:00 (lau' la tempo en Pollando: GMT+1).
Fragmenton de unu el la c'efverkoj de la pola literaturo en elstara
Esperanta traduko, nebanale lege interpretatan, la radio prezentos post la
14:00. Sekvos g'in la konkursa demando pri la lingvo de la au'dita
beletraj'o, eble ankau' pri la au'toro kaj titolo.
Kiel oni respondos?
La au'skultantoj respondos la demandon per retmesag'o (!), al:
redakcja(c'e)rmfclassic.pl <redakcja@...> . Aro da plej rapidaj
sendintoj de la korekta respondo ricevos telefonnumeron, kiun ili povos uzi,
kiam aperos en la radio aldona konkursa demando, pri Eo (vers'ajne nur post
la 17:00).
Maria Majerczak proponis, ke la demando estu farita ankau' en Esperanto. Se
tio okazos, ankau' eksterlandanoj povos telefoni kaj respondi.
Tiu, kiu unua sukcesos telefone doni korektan respondon, ricevos premion
(supozeble noveldonitajn librojn, eble ankau' etan objekton-memoraj'on de la
radio...).
Alian, faman fragmenton de la sama verko oni au'digos ene de tiuj 4 horoj,
ekster la konkurso.
Signifo de tiu programero
Pro la au'skultantaro de tiu radio, la programero estas grava fakto. Nur en
Pollando log'as c'.40 milionoj da homoj. Sed, ...inter la au'skultantoj de RMF
Classic tre multnombraj estas homoj de teatro, filmo, muziko, literaturo,
scienco k.s. - homoj tre ofte intervjuataj en amaskomunikiloj, mem
esprimantaj sin en siaj verkoj, do personoj opinikreaj. En RMF Classic ili
havos maloftan, se ne unikan, okazon au'di, ke Esperanto tre tau'gas, kiel
literatura lingvo.
Ni invitas vin partopreni la konkurson.
Bv. plusendi la informon. Dankon.
Piotr Nosek
Nova^jservo de Pola Sekcio de ILEI
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]