Merkredon, 23 jan.:
POSTTAGMEZO KUN ESPERANTO
en la tutmonde au'debla radio RMF Classic (la detalojn bv. vidi en mia
antau'a mesag'o).
La Novaj'servo akiris pliajn informojn, kiuj interesos tiujn, kiuj deziras
morgau' au'skulti la programon kaj plani la tempon.
La au'skultantoj au'dos fragmentojn de
LA C'EFVERKO DE LA POLA LITERATURO, POLA NACIA EPOPEO,
„Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz (elparolo: Mickievicx),
en la majstra Esperanta traduko de la patro de la Esperanta poezio, Antoni
Grabowski.
En la konkurso oni demandos PRI LA LINGVO (!) de la literaturaj'o.
Vers'ajne, kontrau'e al la kutimo de tiuj konkursaj programeroj, tiu demando
aperos ankau' en la prezentata fremda lingvo: Esperanto. Do, diverslandanoj
povos sendi retmesag'e la respondon.
Estas au'digotaj du fragmentoj de la verko.
TEKSTO 1 (la konkursa teksto) estas la fina parto de la verko: la priskribo
de la sunsubiro.
Inter la horoj 14 kaj 18, oni au'dos tiun fragmenton en 4 partetoj, kun unu
verso de la originalo enplektita en c'iun parton!
TEKSTO 2 (eksterkonkursa) estas la fama komenco de la verko, konata de c'iu
polo.
*Kiel au'skulti RMF Classic en la reto? - helpo*
Jen, simple, en la retpag'o, kiun mi indikis en antau'a mesag'o:
http://www.rmfclassic.pl/index.html?a=odbior ,
bv. trovi la vorton "INTERNET -->" kaj klaki: WIndows Media (Player) au'
la nomon de alia reta au'digilo.
G'uan auskultadon!
Piotr (Petro) Nosek
la Novaj'servo
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]