Pri la jxusa interlingvistika sesio vi povas legi kaj vidi fotojn en:
http://www.edukado.net/pagina/Anoncoj/156//
Ilona Koutny
gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
******************************************************************
Rica kaj sukcesa interlingvistika sesio en UAM (01-09.02.2008)
La nuna interlingvistika grupo ceestis sian 6an kaj lastan sesion en la
Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (PL). La persistaj 18 gestudentoj (el 10
landoj) partoprenis entuziasme la prelegojn kaj praktikan laboron en tri
specialigoj: komunikado, lingvistiko kaj metodiko.
Okazis kurso pri interkultura komunikado far prof. Humphrey Tonkin (lingvo kaj
socio), Michael Farris (signolingvo kaj parolata lingvo); pri radia komunikado
far Barbara Pietrzak (longjara gvidantino de la esperantaj elsendoj de Radio
Polonia, nun generala sekretario de UEA); pri sociologiaj aspektoj de komunikado
far d-ro Zbigniew Galor, pri vortospecoj kaj denaskismo far d-ro Balázs Wacha
(Blazio Vaha).
La instruista trejnado estas sur bona vojo
La metodikan specialigon regisoris energie d-ino Katalin Kováts, tiel la
ekzamenoj igis metiejaj diskutoj de veraj instruistoj. Kurson pri metodiko
gvidis Maria Majerczak, metodikistino el la Jagiellona Universitato (Krakovo)
kaj kontribuis Zsófia Kóródy kaj Ilona Koutny. La partoprenantoj havis eblecon
testi sin mem kaj samtempe la unuan C1-nivelan teston (el la novtipa
lingvoekzameno, kiun ILEI ellaboras kun la budapesta lingvoinstituto ITK por
akreditigo).
La Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI decidis kunlabori en la formado de
esperanto-instruistoj, kiu delonge atendis solvon. La kontrakton inter la du
institucioj nun subskribis la gvidanto de la Studoj, d-ino Ilona Koutny kaj la
dekano de la Novfilologia Fakultato de UAM, prof. Józef Darski, vicdekano prof.
Jacek Witkoś, aliflanke Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI.
Enkadre de la komuna programo kaj formado estis ebleco jam en septembro aligi al
la metodika specialigo de la Studoj, kiu realigas en la studjaro 2007/08. La ses
aligintoj (el 5 landoj) krom la komunaj metodikaj kursoj kaj ekzamenoj povis
partopreni lingvan perfektigon, minikursojn pri literaturo kaj gramatiko.
Malferma prelego en la Lingvistika Instituto
La nunan sesion stampis la intensa kontribuo de Humphrey Tonkin. Li prelegis
ankau pri la nuntempaj problemoj de e-movado por la tuta grupo kaj eksteraj
interesigantoj. El liaj prelegoj antaux 3 jaroj naskigis lia libro Lingvo kaj
popolo (2006). La nova kurso estis denove instiga.
Por kolegoj kaj gestudentoj de la Lingvistika Instituto de UAM, kiuj grandnombre
aperis malgrau la intersemestra ferio, li prelegis angle pri Ekskludo kaj
inkludo en Europo: sercado de europa lingvopolitiko kun granda sukceso. Ankau
lia interparolo kun vicrektoro prof. Marek Kręglewski (kiu malfermis la publikan
lingvopolitikan konferencon de la Studoj en septembro 2006) estis fruktodona.
Kiel tradicie, dum la semajno okazis la komuna vespero de gestudentoj kaj
geprelegantoj kun partopreno de alvenintaj poznaniaj esperantistoj. Krom la
bonetosa vespermango okazis libera kultura programo. Ekskurso al la bela kastelo
kaj parko de Kórnik apud Poznan kompletigis la kulturan programon. Fine estis
ebleco renkonti la kunlaborantojn de E@I alvenintajn lau la invito de Petro
Balaz, partoprenanto de la Studoj.
Per tiu ci jaro la Interlingvistikaj Studoj atingis 10-jarojn da ekzistado, pro
tio septembre okazos festa interlingvistika simpozio, kaj novaj aligantoj estas
atendataj (informoj: interlin@...).
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]