Karaj,
shajnas al mi, ke el la antaua mesagho Yahoo forigis la citajhon. Jen ghi:
Kara Jozefo,
mi dankas vin, ke vi publikigis mian reagon al la artikolo de s-ro Moerbeek
kaj ke vi ech aldonis informojn pri mi.
En la nova numero 08/1 tre plachis al mi la rakonto de d-ro Lajos Molnar kaj
la reago de la bedaurinde nun mortinta Claude Piron, kiun mi konis persone kaj
kies diversajn verkojn mi legis kun granda intereso kaj kun ghuo.
Mi tre shatas rakontojn de unuopaj Esperanto-amikoj, kiuj estas historie
interesaj au kiuj plastike bildigas eventon kun rilato al Esperanto.
Koran dankon pro via laboro por Esperanto.
Via Esperanto-amiko
Jozefo Schiffer
---------------------------------
Never miss a thing. Make Yahoo your homepage.
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]