Informcele.
Koregajn dankojn al la organizantoj !
----- Original Message -----
From: joelle Corroy
To: ...
Sent: Tuesday, March 18, 2008 10:39 AM
Subject: Festivalo : ĉiuj kune - raporto - prezento pri Esperanto al 75 junuloj
- LLN
Saluton,
Bonvolu trovi alkroshita la raporton pri "Festivalo : ĉiuj kune" kiu okazis en
mezlernejo de LLN (Belgio) je la 13a de marto. Se vi deziras, vi povas uzi ghin
por informi aliajn esperantistojn (edukado.net, esperanto-info, esperanto en
marche, aktuala).
Estas en la franca kaj en Esperanto, kun la kunlaboro de Françoise Pellegrin kiu
tradukis la tekston kaj Hélène Falk kaj Katalin Kovats kiuj provlegis ghin
Ne estas fotoj nuntempe. Jean Annet provas obteni ilin antau vendrede (poste mi
estos for dum 2 semajnoj)
Amike
Joëlle Corroy
=================
Tommestraat 106
B-3040 Ottenburg
Tel : +32 16 47 30 42
http://esperantokvinfolio.skynetblogs.be/
Prelegoj pri Esperanto
Dum la tago "Festivalo : ĉiuj kune"
Lycée Martin V Louvain-La-Neuve, Belgique
La 13an de marto 2008 okazis en liceo Martin V, la ĉiujara tago pri < Festival :
ensemble, c'est tout > ( Festivalo : ĉiuj kune) ; partoprenis ĝin +/-1000
gelernantoj kiuj aĝas inter +/-12 kaj 18 jaroj.
La lernejo petis helpon de la gepatroj por vigligi la diversajn budojn.
Tial Kvinfolio proponis :
-budon, kies respondeculo estis Jean Annet, vic-prezidanto de la klubo.
Tie, malgraŭ la flanka situo de la budo, multnombraj instruistoj kaj gelernantoj
venis informiĝi pri Esperanto; ili amuziĝis ludante esperantan skrablon,
serĉante ideojn en vortaro.
- tri prelegojn pri Esperanto (50 minutojn).
La lernejestro estis tre surprizita pri la vekita entuziasmo: multaj gelernantoj
ne povis partopreni la prezenton, pro manko de spaco kaj ili sentis sin, pro
tio, iomete frustritaj.
Françoise Pellegrin,(gvidantino de Esperanto-kurso en Bruselo de pluraj
jaroj,kiu helpas ankaŭ nin por la gejunulara kurso en LLN), post serioza
preparado, interalie dank'al la helpo de la multnombraj verkoj de Claude Piron
kaj al la DVD "Esperanto elektronike", http://www.esperantodvd.net , klarigis
kio estas Esperanto ( Kesako Esperanto?) kaj kial lerni ĝin. Ŝi gvidis etan
esperantan kurson, kaj laste sed ne balaste finis sian prezenton per la kanto,
unua en la furorlisto ĉe ni "Hundo estas..."
http://www.edukado.net/sonmaterialoj/Hundoestas.mp3 . Ĉiuj partoprenantoj
ekkantis, entuziasmaj kaj fine preskaŭ senbridaj, vibrigantaj la ĉirkaŭantajn
murojn!
Ankaŭ Michel Feys, http://www.michel-feys.info/ , mezlerneja instruisto pri
fiziko, magiisto,prezentanto de la veteraj prognozoj ĉe la nacia televido kaj
instruisto de Esperanto en la lernejo Freinet de Bruyères LLN ( 9 gelernantoj
inter 10 kaj 12 jara) kontribuis al la sukceso de tiu tago, farante la trian
prelegon.
Nicolas, 18 jara, freŝbakita esperantisto ( li eklernis Esperanton antaŭ 15
monatoj), aktive helpis nin, la tutan tagon, respondante propravole la demandojn
de la gejunuloj; li parolis pri sia propra sperto. Li estis iomete surprizita
per la neatendanta kaj subita peto de Françoise, kanti kun ŝi la unuan strofon
de "Hundo estas" antaŭ la klaso!
Ankaŭ pluraj instruistoj partoprenis la aranĝon.Unu el ili proponis prezenti
Esperanton al la instruistaro dum pedagogia tago...
Entute, 75 gejunuloj partoprenis la prezentadon pri Esperanto kaj inter ili 20,
pacience, viciris por skribi sian nomon sur liston, ĉar ili ŝatus sekvi
E-kurson.
Intertempe, ili hejmeniris kun "L'Espéranto en poche"
http://esperanto.bretonio.free.fr/pakeo.htm
Unu el la partoprenantoj, kies okuloj estis akrebrilantaj, demandis:" Sinjorino,
ekde kiu aĝo oni povas lerni Esperanton?
Bela defio por ĉiuj kaj belega tago celtrafa por la estonteco de nia movado!
--------------------------------------------------------------------------------
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG.
Version: 7.5.519 / Virus Database: 269.21.7/1335 - Release Date: 19/03/08 9:54
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]