Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Du samtempaj grandaj ekstermovadaj E-arang'oj en Krakovo - en majo   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3255 di 3882 |
Invito de la Studenta Scienca E-Rondo de Jagelona Universitato
kaj ILEI-Pollando.
En majo okazos en Krakovo du altprestig'aj arang'oj, en kiuj Esperanto
denove estos oficiale kaj plenrajte prezentata.
**
*15-16 majo*
**
La prestig'a vojevodia fremdlingva art-konkurso por lernejoj

*"PROKSIMIG'U AL LA MONDO!"*
La lingvoj de la konkursaj art-prezentadoj estas lingvoj instruataj en
lernejoj: franca, angla, germana kaj Esperanto. Foje, aldone, la hispana au'
rusa. Partoprenas mil lernantoj. Raportoj en gazetoj kaj televido. Dank'al
la zorgado de instruistoj-esperantistoj kaj neesperantistoj, jam plurajn
jarojn E-lernantoj el la sudpollanda vojevodio Malopolska partoprenas la
konkurson.

C'i-jare, *speciala allogaj'o*:
la konkurson partoprenos *prapranepino de A. Grabowski*. La talentulino
prezentos specialan, tre allogan programon de- kaj pri la Patro de la
Esperanta Poezio.
E-programon prezentos ankau', i.a., la *Zamenhof-lernejo* en Zagornik apud
Andrychow.
La E-prezentadoj de la konkurso okazos dum unu el la du konkursaj tagoj, dum
c'. unu horo. Ni informos pri la dato.
Eblas spekti la prezentadojn, kiujn rekomendas
Maria Majerczak
ILEI-Pollando
kaj la kunlaborantaj instruistoj


*15-17 majo*
**
Granda
*SCIENC-FESTIVALO *
okazanta en la tuta urbo.

Esperanto estos prezentata dum tri plenaj tagoj, sur la malnova krakova
C'efplaco, kadre de la prezentado de Jagelona Universitato (Filologia Fako).

La organizanto estas la Studenta Scienca E-Rondo de Jagelona Universitato,
kiun c'i-jare forte apogos ILEI-Pollando (la bonega kunlaboro inter ambau'
organizoj estas longdau'ra).
La E-prezentadon en la festivalo denove kunordigas aktivulino de la Studenta
Scienca E-Rondo, lerta organizantino, Ewelina TOKARCZYK. Dau'ras seriozaj
preparoj al la arang'o, preparado de publikaj konkursoj kaj
reklam-materialoj pri Esperanto.

*Esperantistoj el aliaj urboj bonvenaj!*
**
Bonvenas c'iuj, kaj junaj esperantistoj kun primovadaj scioj povas e^c de^jori
kune kun la organizantoj kaj gajni sperton, antau ol ili faros ion similan
en siaj lo^glokoj... Interesa sperto por ^ciuj, precipe tiuj, kiuj ser^cas
ideojn por agado.
Nia tasko estas alproksimigi E-on al la pola socio.
Tamen, eblas ser^ci inspiron ne nur en la tre interesa prezentado de E-o, sed
ankau en ^ciuj aliaj prezentadoj de la arang'o! Oni memoru, ke temas pri
granda, bunta festivalo, dum kiu estas le^gere, amuzforme,
bonhumore prezentataj en publikaj lokoj plej diversaj seriozaj
sciencdomenoj, pri kiuj okupi^gas superaj lernejoj kaj sciencaj institutoj.
Oni povas multe kaj plezure lerni!

Tio estos eksterordinaraj arang'oj. En ambau', la vizitantojn atendas veraj
allogaj'oj, surprizoj!
La Novaj'servo informos pri la precizaj horoj de c'iu el tiuj arang'oj.

Elkore invitas vin

Ewelina Tokarczyk
kunordigantino,
Maria Majerczak
gvidantino de la Studenta Scienca E-Rondo en Jag. Universitato


[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Ven 25 Apr 2008 12:41 pm

mariamajerczak
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3255 di 3882 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Invito de la Studenta Scienca E-Rondo de Jagelona Universitato kaj ILEI-Pollando. En majo okazos en Krakovo du altprestig'aj arang'oj, en kiuj Esperanto denove...
Novaj'servo de Pola S...
mariamajerczak
Offline Invia email
25 Apr 2008
12:41 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?